Charles Dufresny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Dufresny
Persona informo
Charles Dufresny
Naskonomo Charles Rivière
Naskiĝo 1-an de januaro 1648 (1648-01-01)
en Parizo
Morto 6-an de oktobro 1724 (1724-10-06) (76-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgoĵurnalistoverkisto • chansonnier • eldonisto • kantaŭtoroscenaristomuzikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles Rivière DUFRESNY (naskiĝinta en Parizo en 1648, mortinta la 6-an de oktobro 1724 samloke) estis franca poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La pranepoto de la t.n. "kamparanino La belle jardinière" de Anet, konkubino de reĝo Henriko la 4-a estis reĝa ĝardeninspektoro. Li enkondukis modojn anglajn en Franclandon.

Liaj komedioj, malfortaj koncerne la intrigojn kaj la karakteran evoluon, pli bone taksatas "konversaciaj teatraĵoj". Jen kelkaj: »L'esprit de contradiction«, »Le double veuvage«, »La coquette du village«, »Le mariage fait et rompu«. »Le ĉevalier joueur« traktas enhave la saman matieron kian ankaŭ la verko »Joueur« de Regnard, kiu laŭdire estis ŝtelinta la intrigon al la amiko. Lia verko »Théâtre« aperis en Parizo en la jaro 1731-a sesvolume. Krome estas de li: »Poésies diverses«, »Nouvelles historiques« kaj »Les amusements sérieux et comiques d'un Siamois« (1707), modeldona por la fama verko »Lettres persanes« de Montesquieu.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, p. 254, kio legeblas tie ĉi interrete.