August Thalheimer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Thalheimer
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1884 (1884-03-18)
en Affaltrach
Morto 19-an de septembro 1948 (1948-09-19) (64-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Strasburgo • Universitato de Strasburgo
Okupo
Okupo revoluciulo • politikisto
vdr

August THALHEIMER (1884-1948) estis germana komunista politikisto kaj teoriisto.

Thalheimer naskiĝis en juda komercista familio. Li studis medicinon en Munkeno, sed baldaŭ ŝanĝis al lingvoscienco kaj etnologio. Post mallonga tempo en Oksfordo kaj Londono li en 1904 ekstudis en Berlino, poste daŭrigis la studadon en Strasburgo, kie li en 1907 doktoriĝis pri la temo Personaj kaj posedaj pronomoj de la lingvoj de Mikronezio. Li poste krome studis filozofion kaj ekonomikon en Berlino.

SPD, Spartakusbund, KPD 1910–1928[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1910, perate de Roza Luksemburgo, li mallonge laboris ĉe la Lepsika Popolgazeto (Leipziger Volkszeitung) sub instrukcio de ties ĉefredaktisto Franz Mehring. En tiu tempo li aliĝis al la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). Poste li transprenis la redaktadon de du gazetoj politike proksimaj al la maldekstra alo de la SPD ĝis 1916. Post la eksplodo de la milito en 1914, kiel kontraŭanto al la militema politiko de la SPD, li aliĝis al la rondo ĉirkaŭ la maldekstruloj Karlo Libkneĥ­to kaj Roza Luksemburgo, kiujn li sekvis en la Spartako-Ligon kaj en la fondon de la KPD. Pro siaj kontraŭmilitaj agadoj Thalheimer meze de 1916 estis enprenita en la armeon, kie li, pro „politika malfidindeco” kaj pro nokta blindeco ne rajtis porti armilon kaj ĝis sia eksiĝo en septembro de 1918 estis taskita pri armado kaj buŝtradukado.

En novembro de 1918 Thalheimer apartenis kun Fritz Rück al la gvidantoj de la ŝtutgarta Spartako-grupo kaj komence de novembro 1918 al la eldonistoj de la gazeto Ruĝa Flago presata komi­sie de la Laborista kaj Soldata Konsilantaro. Rück kaj Thal­hei­mer aktive partoprenis en preparado de la agadoj, kiuj fine, la 9-an de novembro, kondukis al la revolucio en Vurtem­bergo. Ĉe la provo etendi la revolucian movadon ankaŭ al Friedrichshafen, Rück kaj Thalheimer la 6-an de novembro 1918 en Ulmo estis arestitaj ĝis la 9-a de novembro.

Ĉar la ŝtutgartaj sparta­kis­toj pro tio la 9-an de novembro estis sen gvido, la iniciato de la revolucio en Vurtembergo transiris al la moderaj socialdemo­kra­toj ĉirkaŭ Wilhelm Keil kaj Wilhelm Blos. Tiuj proponis al Thalheimer eniri en ilian provizoran registaron de Vurtembergo kiel financministro, sed Thalheimer rifuzis. Anstataŭe li estis de la 10-a ĝis la 18-a de novembro prezidanto de la Ŝtutgarta Laborista Konsilantaro, antaŭ ol iri al Berlino en la centralon de la Spartako-ligo.

De 1919 ĝis 1924 li estis membro de la Centralo de la KPD. Li konceptis la partiprogramon kaj en 1923/24 kune kun Hein­rich Brandler gvidis la partion. Kiel KPD-funkciulo li konflik­tiĝis kun la „ultramaldekstra” linio de Ruth Fischer kaj Arkadi Maslow, kiu ekde 1924 dominis kaj kiuj riproĉis al li kaj al Brandler fiaskiĝon koncerne la hamburgan ribelon en oktobro de 1923. Poste li pasigis la sekvajn jarojn en Moskvo, kie li instruis filozofion ĉe la Marks-Engels-Instituto kaj faris serion da prelegoj en la Universitato Sun-Jat-Sen en Moskvo.

Reveno al Germanujo kaj KPO 1928–1933[redakti | redakti fonton]

Kontraŭ la volo de la Kominterno li en 1928 revenis al Ger­manujo. Ekde tiam li rifuzis la transprenon de la metodoj de Stalino al la Kominterno kaj al Germanujo, kion la KPD sub la gvido de Ernst Thälmann senkritike propagandis, dum Thalhei­mer daŭre restis leninisto kaj defendis la Sovetunion kiel „soci­a­l­isman ŝtaton”.

Thalheimer kolektis ĉirkaŭ si partimembrojn, kiuj ne konsentis kun „la akriĝinta refalo en 'maldekstrajn in­fanmalsanojn'” de la KPD-gvidantoj, kaj kun Heinrich Brand­ler fondis la Komunistan Parti-Opozicion (KPO), organizaĵon kun malmultaj miloj da membroj kaj ne partoprenantan en elektoj, kiun la SPD primokis kiel „KP-Nulon”.

Tiutempe Thal­heimer disvolvis sian poste famiĝintan analizon de faŝismo (vd malsupre).

Ekzilo 1933–1948[redakti | redakti fonton]

Pro la intensa teroro, kiu sekvis al la nomumo de Hitlero kiel kanceliero la 30-an de januaro 1933, parto de la regna gvido estis transigita eksterlanden. Thalheimer devis elmigri, unue al Estrasburgo, poste al Parizo. Komence de la Dua Mondmilito li estis en Francujo internigita en proksimume dek diversaj francaj koncentrejoj. Per tio la politika gvidlaboro de la eksterlanda komitato de la KPO estis paralizita.

En la jaro 1941 Thalheimer, lia familio kaj Heinrich Brand­ler sukcesis eliri al Kubo. En Havano Thalheimer sub tre mal­fa­cilaj materiaj kondiĉoj laboris pri filozofiaj kaj politikaj proble­moj de la marksismo. La manuskriptoj el tiu tempo perdiĝis. Post la militfino li kune kun Brandler reaktivigis siajn kontak­tojn kun siaj kamaradoj en Germanujo kaj por ilia informado ĉiumonate ellaboris mondpolitikan superrigardon (eldonitan en 1992 de la grupo Arbeiterpolitik sub la titolo Westblock ‒ Ost­block). Liaj strebadoj por reveni fiaskis malgraŭ intensaj klopo­doj de lia fratino Bertha Thalheimer.

Li mortis la 19-an de septembro 1948 en Havano kaj entom­biĝis en la juda tombejo en havana distrikto Guanabacoa.

Teoriulo pri faŝismo[redakti | redakti fonton]

En sia faŝismo-analizo Thalheimer deiras de la marksa ana­lizo de la bonapartismo kaj de la spertoj pri la itala faŝismo, kiu en 1922 estis akirinta la potencon. La faŝismo detruis la burĝan demokration kaj ĉiujn burĝajn liberecojn. Ĝi volis neniigi ĉiujn proletarajn organizaĵojn. Ĝi planas la armadon de la germana kapitalismo por fari ĝin mondpotenco kaj trudi novdividon de la ankoraŭ kolonia mondo. Tiu celo atingeblas nur per nova mond­milito. Tio estas la interna kaj ekstera politika programo de la germana kapitalismo, kiu apogas, financas, armas la NSDAP kaj la 30-an de januaro 1933 transdonas al ĝi la politikan poten­con por certigi kaj etendi sian ekonomian potencon. Thalheimer argumentis, kial la „germana faŝismo” estos pli brutala ol la itala. Pro tio necesas i.a. defendi la burĝan demokration kiel „la plej bonan batalgrundon por la socialismo” kontraŭ ĝia detru­a­do.

Pro la egaleca fortrilato en la klasbatalo inter burĝaro kaj proletaro la faŝistaj movadoj en Germanujo kaj Italujo kun sia amasaj adeptoj el deklasitaj aŭ de deklasado minacataj anoj de ĉiuj klasoj povis en relativa aŭtonomeco konkeri la politikan plenumad-funkcion. Kvankam la faŝismo objektive ankoraŭ reprezentas la interesojn de la burĝaro, per tio ke ĝi defendas ĝin per terorismaj rimedoj kontraŭ la supoze alsturmanta revolucio, ĝi tamen fariĝis politike sendependa de ĝi, tiel ke klarig­eblas ankaŭ la provoj de la faŝista plenum-funkcio peri inter la klasoj kaj eĉ elpaŝoj de la faŝistoj ankaŭ kontraŭ entreprenistoj. La marburga politiksciencisto Wolfgang Abendroth en la 1960-aj jaroj nove eldonis la eseojn de Thalheimer. Ili donis gravajn impulsojn al la faŝismoteoriaj diskutoj de la 1968-a movado kaj influis historiistojn kaj politiksciencistojn kiel Timothy Mason kaj Reinhard Kühnl.

Postaj prijuĝoj en la GDR[redakti | redakti fonton]

En la propagandofilmo Ernst Thälmann – Sohn seiner Klasse (E.T. ‒ filo de sia klaso, 1954, reĝisoro Kurt Maetzig), kiu re­spegulas la oficialan histori-bildon de la SED mallonge antaŭ la senstalinigo, Thalheimer estis prezentita kiel usona agento. Nur en decembro de 1983 la membro de la Politika Buroo de la SED Horst Sindermann deklaris lin „elstara batalinto de la ger­mana laborista movado” kaj metis lin en la saman rangon kun Roza Luksemburgo kaj Wilhelm Pieck, Hermann kaj Käte Duncker, Hugo Eberlein kaj Paul Frölich, Leo Jogiches kaj Ernst Meyer, Paul Levi kaj Paul Lange.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • „So ist die Vernunft selbst weltlich“. Ausgewählte philosophi­sche und religionskritische Schriften. Klassiker der Religi­ons­kritik, Band 10, Alibri-Verlag, 2008, ISBN 978-3-86569-130-9.
  • Westblock – Ostblock. Welt- und Deutschlandpolitik nach dem zweiten Weltkrieg. Internationale monatliche Über­sich­ten 1945–1948.
  • Erweitert durch Briefe und Dokumente, Grup­pe Arbeiterpolitik, 1992.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jens Becker: August Thalheimer – Früher Kritiker der Stali­nisierung [J.B.: August Thalheimer ‒ Frua kritikanto de la stalinigo]. En:

Theodor Bergmann, Mario Keßler (eld.): Ket­zer im Kommunismus [Th.B., M.K.: Herezuloj en la komunismo]. Hamburgo, 2000, p. 75–100.

  • Theodor Bergmann en Manfred Asendorf, Rolf von Bockel (eld.): Demokratische Wege – Deutsche Lebensläufe aus fünf Jahrhunderten.

Lexikon [Demokratiaj vojoj ‒ Germanaj biografioj el kvin jarcentoj]. Ŝtutgarto/Vajmaro, 1997, p. 638–639.

  • Theodor Bergmann: Gegen den Strom – Die Geschichte der KPD (Opposition) [T.B.: Kontraŭflue ‒ La historio de la KPD (Opozicio)].

Hamburgo, 2001, p. 543–544.

  • Theodor Bergmann: Die Thalheimers – Geschichte einer Fa­milie undogmatischer Marxisten. Hamburg 2004.
  • Karl Hemann Tjaden: Struktur und Funktion der KPD-Op­po­sition (KPO) [K.H.T.: Strukturo kaj funkcio de la KPD-opizicio (KPO)]. Meisenheim am Glan, 1964.
  • Theodor Bergmann, Wolfgang Haible: Die Geschwister Thal­heimer. Skizzen ihrer Leben und Politik [T.B., W.H.: La gefratoj Thalheimer.

Skizoj de ilia vivo kaj politiko]. Majenco, 1993.

  • Thalheimer, August. En: Hermann Weber, Andreas Herbst: Deutsche Kommunisten. Biographisches Handbuch 1918 bis 1945. 2., überarb. und

stark erw. Auflage. Karl Dietz Verlag, Berlin 2008, ISBN 978-3-320-02130-6.

Prezidintoj de la KPD (1919-1968)[redakti | redakti fonton]

Karlo Libkneĥto kaj Roza Luksemburgo; Leo Jogiches kaj Paul Levi; Paul Levi kaj Ernst Däumig; Ernst Meyer; Heinrich Brandler kaj August Thalheimer; Hermann Remmele; Ruth Fischer kaj Arkadi Maslow; Ernst Thälmann kaj Philipp Dengel; Ernst Thälmann; John Schehr; Wilhelm Pieck; Max Reimann

Laŭ la germanlingva Vikipedio.