Nikolaj Noskov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Noskov
Bazaj informoj
Naskiĝo 12-an de januaro 1956 (1956-01-12) (68-jaraĝa)
en Gagarin
Ĝenroj rok-muziko, pop-muziko, romans, progresiva roko, pop-folko
Profesio kantisto
Instrumentoj piano
Tipo de voĉo tenoro
Aktivaj jaroj 1981 - nuntempo
Retejo nnoskov.ru
Persona informo
Lingvoj rusaangla
Ŝtataneco RusioSovetunio
Okupo
Okupo kantistokomponisto • plurinstrumentisto • gitaristo • klavaristo • drumisto • rokmuzikisto • trumpetisto • verkisto
TTT
Retejo http://nnoskov.ru/
vdr

Nikolaj Ivanoviĉ Noskov (ruse Николай Иванович Носков) (naskiĝis la 12-an de januaro 1956, Gĵatsk, Sovetunio) estas rusa komponisto, kantisto kaj eksa membro de ŝtonroka grupo Gorky Park. Kvinfoja gajninto de muzika premio Ora gramofono.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Nikolaj Noskov naskiĝis la 12-an de januaro 1956 en la urbo Gĵatsk (nun Gagarin) en la Smolenska provinco, en laborista familio. Lia patro Ivan Noskov estis de romaa deveno kaj laboris en fabriko por prilaboro de viando. Lia patrino Ekaterina Konstantinovna Noskova estis melkistino, sed laboris ĉe konstruado. Krom Nikolaj estis en la familio ankoraŭ kvar infanoj. Kiam Nikolaj estis 8-jara, la familio transloĝiĝis al Ĉerepovec. Jam en infaneco li partoprenis en amatoraj konkursoj. En sia 14-a jaro li gajnis la unuan premion kiel la plej bona kantisto de Nordokcidenta provinco

Profesian muzikan edukon li ne havas. Aŭtodidakte li lernis ludi pianon, gitaron kaj tamburojn, kaj kiam li soldatservis, li ludis trumpeton.

Noskov partoprenis en multaj sociaj projektoj kun vico da enlandaj kaj eksterlandaj komponistoj kaj muzikistoj, inkluzive de Alexandr Zacepin kaj Eduard Artemjev. Ekde 1981 Noskov prezentiĝis kun la ensemblo «Moskva», kun kiu en 1982, kiel ĉefkantisto kaj gitaristo, sub gvido de David Tuhmanov, li registris albumon «Nifo» (НЛО) ĉe la firmo «Melodia». Printempe 1984 Nikolaj Noskov laboras kiel ĉefa solisto de la ensemblo «Kantanta Koro» (Поющие сердца) sub gvido de Viktor Vekštejn. En 1985 li akiris postenon de vokalisto ĉe la estonta grupo «Aria».

En 1987 li kreis kelkajn kantojn por la filmo «'Insulo de perditaj ŝipoj» (Остров погибших кораблей) kaj laboris en la grupo «Gorky Park» kiel vokalisto kaj komponisto.

Kune kun personuloj kiel Jon Bon Jovi kaj Klaus MeineScorpions») li registris en la jaroj 1989 kaj 1990 duetojn. La kanto de Nikolaj Noskov «Bang» okupis la unuan lokon en la ranglisto de radiostacioj en Usono kaj en Skandinavio ĝi estis nomumita kanto de la jaro. Muzikvideo por ĉi tiu kanto atingis la trian rangon en la ranglistoj de MTV. Albumo «Gorky Park» en 1989 atingis la 81-an lokon en listo de la plej ŝatataj albumoj de la revuo Billboard, kaj en Danio ĝi estis indikita kiel "ora" vendo.

Komence de 1990 Nikolaj forlasis «Gorky Park» kaj komencis karieron de solisto. En 1993 li kreas grupon «Nikolaj» kaj en 1994 kun ĝi registris en la angla albumon «Mother Russia» (Patrino Rusio), sed kiu ne atingis rekonon, nek en Rusio, nek eksterlande. En 1996 li komencis kunlabori kun produktanto Josef Prigoĵin. La kunlaboro daŭris kvar jarojn kaj ebligis al Noskov reveni sur la muzikan Olimpon.

Tri koncertaj programoj, kie Nikolaj elpaŝis kiel kameraisto, estis prezentitaj en la Ŝtata Kremla Palaco, nome «Дышу тишиной» (Mi spiras silenton), akompanate de simfonia orkestro Musica Viva, gvidata de Aleksandro Lavrov, «Ра-Дуга» (Ĉielarko), «По пояс в небе» (Ĝis talio en la ĉielo).

La nova albumo «По пояс в небе» (Ĝis talio en la ĉielo) estis akceptita kun kontraŭdiraj opinioj - ekde entuziasmo ĝis sarkasma moko. La albumo estas nova etapo en la laboro de Noskov kiel rezulto de fuzio de simfoniaj kaj etnaj tradicioj. Gravan rolon ludas etnaj instrumentoj, konkrete la perkutaj. «Ĝis talio en la ĉielo» komprenigas ion pli altan, supernaturan, malfermas vidpunkton de «kultivata animo» rigardanta nian mondon. Recitalo de Noskov en la salono de la Kremla Palaco estis omaĝita per aplaŭdak huaroj. Ŝoka kantado, belegaj melofioj kaj inteligentaj tekstoj - ĉion oni trovas en la nova albumo.

En 2011 li kantis kaj registris kanton «Melodio» (Мелодия) de la poeto Nikolaj Dobronravov kaj komponisto Aleksandr Pahmutov en muzika programo «Proprieto de la respubliko» (Достояние республики), kiu gajnis la unuan premion. Samjare li finis laboron pri alia albumo, kies titolo estas «Ĝi valoras tion» (Оно того стоит). Post kvin jaroj ĝi estis lia nova albumo, ĉar li ne volas rapidi. En 2012 Noskov ludis albumon «Sennoma» (Без названия), registrita en Germanio, en studio de produktanto Horst Schnebl. En 2015 li estis en ĵurio de la dua sezono de Glavnaya Scena, rusia versio de programo X-faktoro.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Studiová alba
  • 1998: Блажь (Kaprico aŭ Я тебя люблю, Mi amas vin)
  • 1999: Паранойя (Paranojo aŭ Стёкла и бетон, Vitro kaj betono)
  • 2000: Дышу тишиной (Mi spiras silentadon)
  • 2006: По пояс в небе (Ĝis talio en la ĉielo)
  • 2011: Оно того стоит (Ĝi valoras tion)
  • 2012: Мёд (Mielo)
  • 2001: Лучшие песни в сопровождении симфонического оркестра (La plej bonaj kantoj akompanataj de simfonia orkestro)
  • 2003: Океан Любви (Oceano de amo)

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

  • 1996 — Золотой граммофон (Ora gramofono) pro la kanto Я не модный (Mi ne estas laŭmoda)
  • 1998 — Золотой граммофон por la kanto Я тебя люблю (Mi amas vin)
  • 1999 — Овация (Ovacio) Solisto de la jaro
  • 1999 — Золотой граммофон por la kanto Паранойя (Paranojo)
  • 1999 — Medalo MBD pro la Servo en Kaŭkazo
  • 1999 — Medalo de Ministerio de Defendo pro Firmigo de batal-amikeco
  • 1999 — Medalo Ревнителю русской словесности de Societo de puŝkinistoj
  • 2000 — Золотой граммофон pro kanto Это здорово (Ĝi bonegas)
  • 2009 — premio FSB en kategorio Muzik-arto pro kanto Павшим друзьям (Al la falintaj amikoj)
  • 2015 — Золотой граммофон pro kanto Это здорово (Ĝi bonegas)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeĥa Vikipedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]