Jan Karol Chodkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan Karol ChodkiewiczJonas Karolis Chodkevičius (naskiĝis en 1560, mortis la 24-an de septembro 1621 en Ĥotin) estis pola-litova vojevodo de la Vilna vojevodio, provincestro de Regno Ĵemajtio, grafo en Mahilova regiono kaj en vojevodio de Nowogródek, sinjoro de Mielec kaj Kraśnik. Temis pri unu el la plej eminentaj eŭropaj militistoj komence de la 17-a jarcento.

Marcello Bacciarelli, la Portreto de Jan Karol Chodkiewicz, 1781

Vivo de militisto[redakti | redakti fonton]

Svedaj militoj

Sian karieron komencis de subpremo de la kamparana-kozaka ribelo de Severyn Nalyvaiko, kiu ruinigis urbojn de Grandprinclando Litovio. Partoprenis venkan militiron de Jan Zamoyska en Valaĥio. En 1601 fulmrapide frakasis svedan armeon en la batalo de Kokenhausen (Latvio). Forprenis de svedoj Dorpat (aprile de 1603) kaj sukcesis defendi Rigon. La 23-an de septembro 1604 venkis en la batalo de Biały Kamienień (Paide), kie komandante 2 mil homojn frakasis 7-milan svedan armeon mortigante 3 mil svedojn kun propraj perdoj de 150 soldatoj.

En 1605 venkis grandstile en la batalo de Kircholm, kie lia 4-mila armeo frakasis 14-milan svedan korpuson mortigante 9 mil soldatojn, gajninte 60 flagojn, 12 kanonojn, frakasinte la tendaron. La venko disfamigis nomon de Chodkiewicza en la tuta tiutempa mondo. Gratulojn sendis al li interlaie papo Paŭlo la 5-a, imperiestro Rudolfo la 2-a, reĝo de Anglio Jakobo la 1-a, sultano Ahmed la 1-a kaj la persa ŝaĥo Abbas la Granda.

Dum la bataloj pri Livonio Chodkiewicz konatiĝis kiel eminenta stratego kaj majstro de taktiko, scipovanta aparte lerte operacii pere de kavalerio, kiun utiligis en turnopunkta momento de la batalo. Post rompita de svedoj armistico en 1609 estis devigita denove rekonkeri Parnawa - pro manko de infanterio dum frosto per propra ekzemplo inkinis kavalerion kurataki la kastelon. Ankaŭ rekonkeris fortikaĵon Dyjament (nun en la kvartalo de Rigo).

Moskvaj militoj

Dum la Pola-rusa milito 1609-1618 staris fronte de militiro al Moskvo. Septembre 1611 iris kun nesukcesa rekonkero de sieĝita pola skipo de Moskva Kremlo, balatante kun rusaj ribelantoj. La dua provo en 1612 ankaŭ fiaskis. En la jaroj 1613–1615 entreprenis protektajn aktivecojn por Smolensk - danke al tio la urbo restis lime de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. En 1617 iĝis ĉefkomandanto de la militiro de la reĝido Ladislao la 4-a, kiu intencis rekonkeri Moskvon. Oktobre 1617 Chodkiewicz konkeris Dorogobuĵ, por pasigi vintron elektis Vjazman. En Tuszyn lia armeo plifortigis 20 000 kozakojn. malgraŭ ripetataj provoj konkero de la ĉefurbo de Rusio ne sukcesis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wanda Dobrowolska, "Jan Karol Chodkiewicz", en Polski Słownik Biograficzny (Pola Biografia Vortaro), 3-a volumo, Polska Akademia Umiejętności (Pola Akademio de Sciopovoj) – Skład Główny w Księgarniach Gebethnera i Wolffa, Krakovo 1937 p. 366.