Andrew Meikle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrew Meikle
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1719 (1719-01-01)
en East Lothian
Morto 27-an de novembro 1811 (1811-11-27) (92-jaraĝa)
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Profesio
Okupo inventistoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Andrew Meikle, A. Reddock, ĉ. 1790-1800.

Andrew MEIKLE (5a de majo 1719 - 27a de novembro 1811)[1] estis skota mekanika inĝeniero konsiderata inventinto de la draŝmaŝino, nome aparato uzata por forigi la eksterajn ŝel-tavolojn el la greno de tritiko. Li ankaŭ iome helpis Firbeck en la invento de la plugilo Rotherham. Tiu estis konsiderita kiel unu el la ŝlosilaj disvolvigoj de la Brita Agrikultura Revolucio en la fino de la 18a jarcento. La invento estis farita ĉirkaŭ 1786, kvankam kelkaj diras ke tio nur plibonigis pli fruan desegnon fare de skota farmisto nome Leckie.[2]

Pli frua (ĉ. 1772), li inventis ankaŭ la ventomuelilon 'Spring sails'.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]