Preĝo de Wessobrunn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La manuskripto pri la rakonto de la mondkreado

La Preĝo de Wessobrunn (germane: Wessobrunner Gebet) nomiĝas poeziaĵo mallonga malnovgermanlingva el la 8-a aŭ la 9-a jarcento.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La teksto estas en aliteraciaj versoj kiuj apartenis al pluraj verkoj sen konekso inter si. La unua parto konsistanta el kvar longaj versoj estas la enkonduko de pagana (malnovsaksa) poemo pri la kreado de la mondo; la kvar sekvaj versoj entenas kristanan rakonton pri la sama temo, la fino estas preĝo kristana.

La nomon akiris la teksto post malkovriĝo en la bavara monakejo de Wessobrunn.

Teksto kun latina versio[redakti | redakti fonton]

De Poeta De Poeta
Dat gafregin ih mit firahim firiuuizzo meista Hoc disco inter mortuos esse miraculum maximum
Dat ero ni uuas noh ufhimil Quod nec terra nec caelum esset
noh paum noh pereg ni uuas nec arbor nec mons esset
ni [*] nohheinig noh sunna ni scein neque ulla [*stella] nec sol luminavisset
noh mano ni liuhta noh der mareo seo nec luna canduisset nec mare vastum
Do dar niuuiht ni uuas enteo ni uuenteo Quando nil erat, nec finis nec limes
enti do uuas der eino almahtico cot et erat unus omnipotens Deus
manno miltisto enti dar uuarun auh manake mit inan omnium clementissimus et multi erant eorum
cootlihhe geista enti cot heilac spiritus benigni et sanctus Deus
Cot almahtico, du himil enti erda gauuorahtos enti du mannun so manac coot forgapi forgip mir in dina ganada rehta galaupa enti cotan uuilleon uuistom enti spahida enti craft tiuflun za uuidarstantanne enti arc za piuuisanne enti dinan uuilleon za gauurchanne Deus omnipotens, qui caelum et terram creavisti et hominibus tantum bonum dedisti da mihi in gratia tua veram fidem et bonam voluntatem sapientiam et prudentiam et potentiam ad daemonibus resistendum et ad asperum cognoscendum et ad voluntati tuo oboediendum

[*] tie ĉi mankas verŝajne la vorto "sterro" (stelo). Traduko en Esperanton: Tion mi lernis inter la homoj kiel la plej grandan miraklon: ke estis nek la tero nek la ĉielo supra, nek arbo nek monto nek io alia, nek sunbrilo, nek lunheliĝo, nek la belega maro. Kiam ankoraŭ estis nenio ja estis la ĉiupova Dio, de ĉiuj estaĵoj la plej bonkora, kaj kun Li multaj spiritoj miraj. Kaj Dio la sankta ... Dio, ĉiupova, kiu kreis la ĉielon kaj la teron doninte al la homoj tiom da bonaj aferoj: helpu min per Via graco al kredo korekta kaj volo bona, saĝeco, prudenteco, forteco, al rezisto kontraŭ la diablo, al evitado de la malbono kaj al la plenumo de Via volo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Götzinger, E.: Reallexicon der Deutschen Altertümer. Leipzig 1885, p. 1082, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]