Miĥail Ĥodorkovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Ĥodorkovskij
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1963 (1963-06-26) (60-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusaanglafranca
Loĝloko Londono
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Universitato de ĥemia teĥnologio Dmitrij Mendelejev de RusioPleĥanova Rusia Universitato de Ekonomiko
Familio
Patro Boris Khodorkovsky
Patrino Marina Khodorkovskaya
Edz(in)o Inna Khodorkovskaya
Infanoj Pavel Khodorkovsky • Anastasia Khodorkovskaya
Okupo
Okupo entreprenisto • filantropoentreprenistopolitikistoĵurnalisto • rusa oligarĥo
TTT
Retejo https://khodorkovsky.ru/
vdr

Miĥail ĤODORKOVSKIJ (ruse Михаил Борисович Ходорковский; 26-a de junio 1963 en Moskvo) estas la iama gvidanto de la rusia naftokonzerno Jukos.

Li iĝis miliardulo per politikaj kontaktoj kaj financo de propre fondita banko. Ĝis 2003, Ĥodorkovskij estis la plej riĉa viro en Rusio, kaj eble survoje iĝi la plej riĉa viro en la mondo. En 2004, Forbes listigis lin je la 16-a loko de la plej riĉaj homoj de la mondo, kun riĉaĵo taksita je 16 miliardoj da usonaj dolaroj[1].

Ĥodorkovskij estis arestita la 25-an de oktobro de 2003 kaj en majo de 2005 estis juĝita je 8-jara prizono en Siberio, en Krasnokamensk, proksime al la ĉina limo kaj uranminejo.

La 20-an de decembro 2013 li ricevis amnestion de prezidento Vladimir Putin kaj estis samtage liberigita.

Ĥodorkovskij estis implikita en diversaj homamaj klopodoj ekde la komenco de la 21-a jarcento:

  • Fondumo Malfermita Ruslando (ruse: Открытая Россия)
  • Fondumo Ĥodorkovskij

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ĥodorkovskij estas malkaŝe kritika pri tio, kion li nomas "imitita demokratio" (pseŭdodemokratio)[2][3] ene de Rusio kaj en kiu televido ludis la ĉefan rolon. Imita demokratio estas formale demokrata registaro kiu funkcias kiel de fakta aŭtoritatema registaro aŭ en kelkaj kazoj, kiel aŭtokrata registaro [4]. Laŭ D. Furman, la sistemo de imita demokratio ne nur ekestis en Rusio, sed ekestis ankaŭ en Belorusio, Azerbajĝano, Kazaĥio, Uzbekio, Kirgizio kaj Taĝikio[5]

La 20-an de majo 2022, Ĥodorkovskij estis nomumita kiel "eksterlanda agento" fare de la Justicministerio de la Rusia Federacio.[6]

La 30-an de aprilo 2023 Ĥodorkovskij kaj granda grupo de ekzilitoj renkontis en Berlino kaj subskribis komunan deklaracion (Deklaracio de la Demokratiaj Fortoj de Rusio) publikigita en la formo de peticio en Change.org[7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Gessen, Masha, "The Wrath of Putin", Vanity Fair, Aprilo 2012.
  2. Imita demokracio: estas formo de la politika sistemo de la ŝtato en kiu, malgraŭ formale demokrata leĝaro kaj formala observado de ĉiuj balotproceduroj, la fakta partopreno de la civila socio en registaro kaj la influo de la socio sur la potenco estas malgranda aŭ minimuma.La koncepto ankaŭ rilatas la la koncepto de duondemokratio.
  3. (en) Rohmann, C (2000) A World of Ideas : The Dictionary of Important Ideas and Thinkers, Ballantine Books ISBN 978-0-345-43706-8
  4. (en) Wolin, Sheldon S. (2008). Democracy Incorporated: Managed Democracy and the Specter of Inverted Totalitarianism, paĝo 47, Princeton: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-13566-3. Arkivita de la originalo la 20-an de aprilo 2016.
  5. (ru) Дмитрий Фурман Движение по спирали. Политическая система России в ряду других стран. (Dmitry Furman, Movado en spiralo. La politika sistemo de Rusio kaj en kelkaj aliaj landoj). М.., Весь мир, 2010, 168 paĝoj.
  6. (ru) "Михаила Ходорковского и Гарри Каспарова объявили "иностранными агентами" (Miĥail Ĥodorkovskij kaj Garri Kasparov deklaris "eksterlandaj agentoj"), retejo Meduza la 20-an de majo 2022.
  7. (en) "Russian opposition convenes in Berlin, signs joint declaration of political goals. Navalny's Anti-Corruption Foundation abstains". retejo Meduza la 1-an de majo 2023