Richard Scheringer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Scheringer
Persona informo
Richard Scheringer
Naskiĝo 13-an de septembro 1904 (1904-09-13)
en Aachen
Morto 9-an de majo 1986 (1986-05-09) (81-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista PartioKomunista Partio de GermanioGermana Komunista Partio vd
Familio
Infanoj Johann Scheringer • Konrad Scheringer vd
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
Laborkampo armearokontraŭfaŝismopolitiko vd
Aktiva en Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard SCHERINGER (naskiĝinta la 13-an de septembro 1904 en Akeno, mortinta la 9-an de majo 1986 en Hamburgo) estis germana soldato kaj politikisto komunista.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de prusa oficiro frekventis gimnaziojn en Koblenz kaj Steglitz-Zehlendorf. Li aktivis en 1923 kontraŭ separiĝemaj samnacianoj de Rejnlando kaj la franca okupadtruparo en Koblenz, de kie li fuĝis Berlinon. Tie li aliĝis al ekstremismaj dekstraj grupoj. En septembro 1923 li partoprenis la Ribelon de Kostrzyn de la t.n. Nigra regna armeo. En marto 1924 li pasigis la abiturientan ekzamenon kaj iĝis jam en aprilo de la sama jaro oficirkandidato en Ulm. Samloke li plialtrangiĝis je leŭtenanteco.

Malliberecoj[redakti | redakti fonton]

Pro nacisocialismaj agadoj li arestitis kune kun la kamaradoj Hanns Ludin kaj Hans Friedrich Wendt en la 19.3.1930 kaj kondamitis je 18 monatoj da malliberiĝo en la citadelo Gollnow. Influite de komunismaj arestitoj Scheringer "konvertiĝis" de unu ekstremismo al alia. En aprilo 1932 li denove kondamnitis je 30 monatoj da malliberiĝo pro komunisteco. Amnestiite laŭ ordono de la regna prezidanto Paul von Hindenburg li retiriĝis sur la bienon Dürrnhof en Kösching proksime de Ingolstadt.

En majo 1934 li edzinigis Marianne Heisch, kiu naskis naŭ infanojn. Dum la Röhm-puĉo en junio 1934 Scheringer denove arestitis; tamen li soldatis kiel oficiro dum la tuta Dua mondmilito, i.a en Franclando kaj Sovetunio.

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Malmilitkaptitiĝinte en septembro 1945 pro malsano far la usona armeo li revenis hejmen. Estante membro de Komunista Partio de Germanio (KPD) li estis du monatojn ŝtata sekretario en la bavara ministerio pri agrikulturo. Inter 1945 kaj 1956 li estis ano de la estraro de KPD en Bavario, ĝis 1956 li estis ankaŭ deputito en la Landa parlamento de Bavario. En julio 1956 li kondamitis je du jaroj da mallibereco pro ellaboro de "Programo pri la unuigo de Germanlando"[1] sed ne devis eniri prizonon. En 1959 aperis lia libro Das große Los – Unter Soldaten. Bauern und Rebellen. En 1968 li iĝis membro de la novefondita partio Deutsche Kommunistische Partei (DKP). Vane li volis konvinki Ernst Jünger partopreni manifestaciojn pri paco. Okaze de la datreveno 70-a naskiĝtaga li ricevis medalon fare de la loĝvilaĝo, la partiuloj de Sozialistische Einheitspartei Deutschlands donis al li honore la "Karl-Marx-ordenon".

Lia filo Konrad Scheringer estis inter 1994 kaj 2002 deputito de La Maldekstro en la Landa Parlamento de Turingio, la filo Johannes Scheringer inter 1990 kaj 2001 deputito por la sama partio en Meklenburgo-Antaŭpomerio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En tiu ĉi programo de novembro 1952 la komunistanoj postulis puĉon kontraŭ la registaro de Konrad Adenauer kaj forigon de la usona imperialisma sistemo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Otto-Ernst Schüddekopf: Nationalbolschewismus in Deutschland, Frankfurt/M.-Berlin-Wien 1972 (=Ullstein 2996, 1973), ISBN 3-548-02996-5
  • "Scheringer, Richard". En: Hermann Weber, Andreas Herbst: Deutsche Kommunisten. Biographisches Handbuch 1918 bis 1945. 2-a eldono, Berlino 2008, ISBN 978-3-320-02130-6.