Johan Herman Isings

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johan Herman Isings
Johan Herman Isings (1898)
Johan Herman Isings (1898)
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1884 (1884-07-31)
en Amsterdamo
Morto 19-an de aŭgusto 1977 (1977-08-19) (93-jaraĝa)
en Soest
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Infano Ina Isings
Okupo
Okupo ilustristo • gravuristo
vdr

Johan Herman ISINGS (Amsterdamo, 31-an de julio 1884 - Soest, 19-an de aŭgusto 1977) estis nederlanda desegnisto kaj ilustristo. Por kelkaj eldonejoj li ankaŭ laboris kiel bindaĵo-fasonisto.

Herman Isings estis la filo de Johan Herman Isings kaj Alida Timmerman. Je la 18-a de februaro 1909 li edziĝis al Clasina Elisabeth Maria van den Dungen. Iliaj tri filoj ĉiuj mortis junaĝe. Post kiam lia edzino mortis pro tuberkulozo en 1916 li reedziĝis al Eilisabeth Helena Petronella Niesten, filino de pentristo P.J. Niesten. El tiu geedziĝo naskiĝis tri filoj.[1]

Isings konatiĝis pro siaj historiaj akvareloj inter kiuj 43 lernejaj murpentraĵoj kiujn li faris inter 1910 kaj 1970 en kiuj li detale reproduktas la apogeojn de la historio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. * W.P. de Kam - Herman Isings (1884-1977) in: Het Eemland 1 - Levensbeschrijvingen van bekende en onbekende Eemlanders pag. 35-39, SPOU Utrecht 1998; ISBN 90-5479-036-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]