Nikolaj Osipov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Osipov
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1901 (1901-01-28)
en Sankt-Peterburgo
Morto 9-an de majo 1945 (1945-05-09) (44-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Vagankovo-tombejo
Lingvoj rusa
Alma mater Sankt-Peterburga Konservatorio
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • muzikinstruisto
vdr

Nikolaj Petroviĉ OSIPOV (ruse Николай Петрович Осипов) naskiĝis la 28-an de januaro 1901 en Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio mortis la 9-an de majo 1945 en Moskvo, estis elstara rusa muzikisto perfekte ludinta balalajkon, gvidinto kaj direktisto de Osipov orkestro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro Pjotr Nikolajeviĉ Osipov (1871, Moskvo - 1927, Moskvo) estis juristo kaj okupis gravan postenon en la imperiestra administrejo. La patrino Osipova Tatiana Vasiljevna (1876, Odeso - 1937, Moskvo) estis dommastrino. La geedzoj havis krome tri gefilojn: Maria (1899, Sankt-Peterburgo - 1927), Sergej (1905, Sankt-Peterburgo - 1948, Moskvo) kaj Dmitrij (1909, Ufa - 1954, Moskvo).

Kiam kvarjaraĝa Niki (karesa derivaĵo de Nikolaj) malsanis je morbilo kaj suferis pro manko de kutimaj infanaj amuzoj la patro donacis etan balalajkon, kiu tre plaĉis al li. Li rapide ellernis bazan ludadon kaj laŭ rekomendoj de la gepatroj komencis lerni la muzikilon pli detale. Unu el liaj instruistoj estis Sokolov, eksa lernanto de Vasilij Andreev, virtuozo pri balalajko, fondinto de la unua orkestro de la rusaj naciaj muzikiloj en 1888. La majstro konatiĝis kun la knabo, donis al li kelkajn lecionojn kaj eĉ invitis tiun koncerti kune kun la orkestro. La debuto okazis en 1909, kiam Niki estis ankoraŭ okjaraĝa.

Ekde 1922 la familio rezidis en Moskvo. Nikolaj multe koncertis kiel profesisto kaj instruis en moskva muzik-pedagogia altlernejo nome de Oktobra revolucio. Ekde 1928 li estis solulo de Moskva Filharmonio. Tiam li meritis honoran kromnomon - Paganini pri balalajko.

En 1940 lin oni nomumis kiel gvidanto kaj dirigento de "La Ŝtata Orkestro de Rusaj Popolmuzikiloj", kun kiu li laboris dum malfacila epoko de la Granda Patriota milito. Nikolaj Osipov malkovris la novan etapon en historio de la orkestro. Unue aperis en la koncerta praktiko: guzlio, akordiono, dueto kaj unisono de balalajkoj.

En 1946, pro la elstaraj meritoj de Nikolaj Osipov, kiu mortis la 9-an de majo 1945, kiam oni celebris la Venkotagon super la faŝisma Germanio, la orkestro estis atribuita laŭ lia nomo.

La artisto estis sepultita en moskva Vaganjkovo tombejo.

Li estis edzo de Natalia Vsevolodovna Osipova n. Peresvet (1902 - 1962).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • N.Osipov "Traktadoj kaj aranĝoj por balalajko kaj piano", Moskvo, 1959
  • N.Beknazarov, A.Laĉinov "Kurta biografio" de N.P.Osipov

Memoro[redakti | redakti fonton]

Ekde 1967 en Moskvo funkcias porinfana muzika lernejo nome de Nikolaj Osipov, en kiu estas muzeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1]] biografio ruse
  • [2] oficiala ttt-ejo de Osipov Orkestroruse, angle
  • [3] parto (38.48 - 39.22 minutoj) de la filmo "The Unknown War" (Nekonata milito) prezentanta koncerton de la Osipov orkestro en ĵus reliberigita Stalingrado 1943 (video)
  • [4] ttt-ejo de moskva porinfana muzka lernejo nome de Nikolaj Osipov ruse