Honda Iŝiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Honda Iŝiro
Japana reĝisoro
Japana reĝisoro
Persona informo
Naskiĝo 7-a de majo 1911
en Asahi, Jamagata, Japanio
Morto 28-an de februaro 1993 (1993-02-28)
en Tokio
Mortokialo spirhalto
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato Nihon
Subskribo Honda Iŝiro
Infanoj 2
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoimpresario • reĝisoro • aktoro
TTT
Retejo http://www.ishirohonda.com/
vdr

Honda Iŝiro ankaŭ konata kiel Honda Inoŝiro (japane: 本多猪四郎 Honda IshirouHonda Inoshirou (Honda estas lia familinomo kaj Iŝiro aŭ Inoŝiro estas liaj antaŭnomoj, do li estas konata internacie kiel Iŝiro Honda); naskiĝis la 7-an de majo de 1911 jaro en Asahi, Jamagata, kaj mortiĝis la 28-an de februaro de 1993 en Tokio) estis japana reĝisoro, kreista de Godzilo, Mosro kaj aliaj japanaj monstroj (kaiĝuoj).

Li estas konata pro siaj filmoj pri grandaj monstroj, sed li laboris ankaŭ kiel reĝisoro de dokumentaj kaj militaj filmoj dum la komenco de sia kariero. Li estis ankaŭ longtempa amiko kaj kunlaboranto de alia granda japana reĝisoro Kurosaŭa Akira dum la jaroj 1980-1990.[1][2][3]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Honda Iŝiro naskiĝis en Asahi, vilaĝo de la Gubernio Jamagata, Asahi nuntempe estas parto de la urbo Curuoka.

Dum lia frua karero li laboris kiel helpanto de la fama reĝisoro Kurosaŭa Akira. Kune lia filma kariero li estis rekrutigita al la Japana imperia armeo dum la dua japana-ĉina milito kaj estis militkaptito kiam la milito finis.

Li reĝisoris la originalan filmon de Godzilo (1954), King Kong kontraŭ Godzilo (1962), Mosro kontraŭ Godzilo (1964), Atako de Marŝantaj Monstroj (1968), kaj aliajn multajn filmojn ĝis 1975. Li reĝisoris ankaŭ ĉi tiujn sciencfikciajn filmojn: Rodano, Mothra kaj Monstroj de Frankenstein. Lia lasta filmo estis Teroro de Mekagodzilo en 1975.

Post la jaro 1975 li reĝisoris diversajn televidajn spektaĵojn kiel la superheroaj serioj Reveno de Ultrahomo, Spegulhomo kaj Zone Fighter. Li ankaŭ reĝisoris la kultan filmon Matango (1963).

Post li emeritiĝis, li denove komencis labori kun sia amiko kaj edukisto Kurosaŭa Akira (post pli ol 30 jaroj) kiel lia reĝisora konsilisto, produktada kunordiganto kaj kreiva konsultisto de la 5 lastaj filmoj de Kurosaŭa. Fragmento de la filmo Dormoj de Kurosaŭa estis reĝisorita de Honda (1990).

Lia plej fama citaĵo estas «La monstroj naskiĝis tro altaj, tro fortaj, tro pezaj - ĉi tio estas ilia tragedio». Li diris ĉi tiujn vortojn kiam li parolis pri sia filmo Rodano. Ĉi tiuj vortoj estis komprenitaj je liaj fanoj kiel provo doni al liaj kaiĝuoj personecon, anstataŭ esti nur elpensitaj monstroj.[1]

En 2009 oni publikigis la libron Mushroom Clouds and Mushroom Men - The Fantastic Cinema of Ishiro Honda de Peter H. Brothers. Ĉi tiu libro estas la unua anglalingva publikaĵo pri la vivo de Honda Iŝiro kaj pri liaj filmoj.[4][5]

En la finaj tekstoj de la filmo Pacific Rim (2013) de Guillermo del Toro estas omaĝo al li.[6]

Filmolisto[redakti | redakti fonton]

Honda Iŝiro (la unua maldekstre) en la filmejo de la unua filmo pri Godzilo Godzilla.

Jen la listo de la filmoj de Honda Iŝiro, la titoloj de la filmoj estas usonaj:[2][3]

Jaroj Filmoj
1949 A Story of a Co-Op (1949)
1950-1959 Ise Island (1950), The Blue Pearl (1951), The Skin of the South (1952), The Man Who Came to Port (1952), Adolescence - 2-a parto (1953), Eagle of the Pacific (1953), Farewell Rabaul (1954), Godzilla (1954), Love Makeup (1955), Cry-Baby (1955), Half Human (1955), Night School (1956), Godzilla, King of the Monsters (1956), People of Tokyo, Goodbye (1956), Rodan (1956), Young Tree (1956), A Teapicker's Song of Goodbye (1957), A Farewell to the Woman Called My Sister (1957), A Rainbow Plays in My Heart (1957), Be Happy, These Two Lovers (1957), The Mysterians (1957), Song for a Bride (1958), The H-Man (1958), Varan the Unbelievable (1958), Battle in Outer Space (1959)
1960-1969 The Human Vapor (1960), Mothra (1961), Gorath (1962), King Kong vs. Godzilla (1962), Matango (1963), Atragon (1963), Mothra vs. Godzilla (1964), Dogora, the Space Monster (1964), Ghidorah, the Three-Headed Monster (1964), Frankenstein vs. Baragon (1965), Invasion of Astro-Monster (1965), The War of the Gargantuas (1966), King Kong Escapes (1967), Destroy All Monsters (1968), All Monsters Attack (1969), Latitude Zero (1969)
1970-1975 Space Amoeba (1970), Terror of Mechagodzilla (1975)
1947 kaj 1980-1993 kunlaborado kun Kurosaŭa Akira:

Stray Dog (1949), Kagemusha (1980), Ran (1985), Dreams (1990), Rhapsody in August (1991), Madadayo (1993)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Oficiala paĝo de Honda Iŝiro http://www.japanesegiants.com/honda/index.html Arkivigite je 2013-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
  2. 2,0 2,1 Ishirô Honda (1911–1993) ĉe IMDb.com http://www.imdb.com/name/nm0393094/
  3. 3,0 3,1 本多猪四郎 ĉe JMDb.ne.jp http://www.jmdb.ne.jp/person/p0354050.htm
  4. Mushroom Clouds and Mushroom Men: The Fantastic Cinema if Ishiro Honda ĉe OffScreen.com http://offscreen.com/notes/view/mushroom_clouds_and_mushroom_men_the_fantastic_cinema_if_ishiro_honda
  5. Mushroom Clouds and Mushroom Men: The Fantastic Cinema of Ishiro Honda ĉe TohoKingdom.com http://www.tohokingdom.com/books/mushroom_clouds_mushroom_men.htm
  6. Pacific Rim. 2013. reĝ. Guillermo del Toro