Hefestiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hefestiono
Persona informo
Naskiĝo
en Pella
Morto
en Babilono
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Makedonio
Familio
Patro Amyntor
Edz(in)o Drypetis
Amkunulo Aleksandro la Granda
Okupo
Okupo oficiro • somatophylakes • milita komandisto
vdr

Hefestiono (en greka Ἡφαιστίων Hephaistion; ĉ. 356 a.K. - 324 a.K.), filo de Amintor, estis Macedonia nobelo kaj generalo en la armeo de Aleksandro la Granda. Li estis "...multe la plej kara el ĉiuj amikoj de la reĝo; li estis kunportita kun Aleksandro kaj kunhavis ĉiujn liajn sekretojn."[1] Tiu amikeco daŭris tra iliaj tutaj vivoj, kaj estis komparita, de aliaj kaj de ili mem, al tiu de Akilo kaj Patroklo.

Bildo de la Cervoĉasa Mozaiko, ĉ. 300 a.K., el Pella; la dekstra figuro estas eble Aleksandro la Granda pro la dato de la mozaiko kun specifa harfrizado centre partita (anastole); La maldekstra figuro portanta duoblan akson (asociatan kun Hefesto) estas eble Hefestiono.[2]

Lia militkariero estis distingita. Membro de la persona gardistaro de Aleksandro, li venos estri la roton de la kavalerio kaj estis engaĝigita pri multaj aliaj taskoj tra la dekjara kampanjo de Aleksandro en Azio, inklude diplomatajn misiojn, la pontovenkon de ĉefaj riveroj, sieĝojn kaj la fondon de novaj setlejoj. Krom esti soldato, inĝeniero kaj diplomato, li korespondis kun la filozofoj Aristotelo kaj Ksenokrato kaj aktive subtenis Aleksandron en siaj klopodoj por integri la greekoj kun la persojn. Aleksandro formale faris lin sia dua komandanto kiam li nomumis lin ĥiliarko de la imperio. Aleksandro faris lin ankaŭ parto de la reĝa familio kiam li donis al tiu kiel fianĉinon Dripetis, fratino de sia propra dua edzino Statejra, ambaŭ filinoj de Dario la 3-a de Persio. Tio okazis dum la famaj Suzaj nuptoj.

Kiam li subite mortiĝis en Ekbatano ĉirkaŭ aĝo de 32, Aleksandro estis superita per doloro. Li petis al la orakolo de Siva garantii al Hefestiono dian statuson kaj tiele Hefestiono estis honorigita kiel Dia Heroo. Hefestiono estis kremaciita en Babilono antaŭ la tuta armeo.[3] Je la tempo de sia propra morto nur ok monatojn poste, Aleksandro estis ankoraŭ planante lasi monumentojn por la memoro de Hefestiono .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Curtius 3.12.16
  2. Chugg, Andrew (2006). Alexander's Lovers. Raleigh, N.C.: Lulu. ISBN 978-1-4116-9960-1, pp 78-79.
  3. McLeod, John. (2008) God of War. Xlibris Corporation, p. 303. ISBN 9781453550465. “Finally, he sent to Babylon with instructions to construct the largest funeral pyre ever envisioned. Hephaestion would be cremated in Babylon in the presence of the entire army.”.