Helen Fantom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Helen Fantom
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Patrino Ethel Prent
Edz(in)o Ian Fantom
Infanoj Rolf Fantom • Gavan Fantom • Petra Fantom
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Helen FANTOMfraŭline Helen Prent estas brita esperantisto, kiu ekde jardekoj aktivas en la landa asocio Esperanto-Asocio de Britio.[1]

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Helen Prent (nun Helen Fantom) estas la filino de du forteguloj de la laborista Esperanto-movado, nederlandano Wim Prent kaj brito Ethel Prent. Helen havas unu fraton, Arthur Prent.[2]

Helen Prent kun sia edzo Ian Fantom kreskigis siajn infanojn Gavan (n. en 1979), Rolf (n. en 1981) kaj Petra (n. en 1985) kiel denaskaj esperantistoj, kiuj lernis Esperanton en la familia ĉiutago antaŭ ol eklerni la lokan anglan lingvon.

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

Interalie en la periodoj komitato de UEA 2004-2007 kaj komitato de UEA 2004-2007 ŝi estis reprezentanto de sia asocio en la komitato de UEA, kaj laŭ la stato de 2016 ŝi estas la reprezentanto de Britio en la asembleo de Eŭropa Esperanto-Unio. Laŭ artikolo de la publikaĵo Wall Street Journal el marto 1994, sume en kritika distanco prezentanta Esperanton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ERTL István; JUG Janez, LEE Chong-Yeong kaj TANTIN ACKERMANN Edvige. Konkluda raporto de la Elekta Komisiono (pdf), p. 4.[rompita ligilo]
  2. Anglaj Prepozicioj en Esperanto. J.W.Prent. EAB Update/Ĝisdate No. 17, April-May 2002. Esperanto-Asocio de Britio. Alirita 2019-03-04. “Wim kaj Ethel Prent estis forteguloj en la Esperanta movado. Iliaj gefiloj, Arturo Prent kaj Helen Fantom ankoraŭ aktivas.”.