Katarzyna Osos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katarzyna Osos
Persona informo
Katarzyna Osos
Naskiĝo 17-a de novembro 1980
en Świebodzin
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Altlernejo de Komerco kaj Juro en Varsovio
Partio Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Varsovio vd
En TTT [1]
Parlamentanino en Pola Sejmo en la 8-a ofiperiodo (de 2015) kaj de la 9-a ofiperiodo (de 2019), dum la jaro 2015 Vojevodo de Lubuŝa Provinco (Lubuŝa Vojevodio). Ŝi estas de la 13a de septembro 2016 anino de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) en la Pola Parlamento (Sejmo + Senato)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Katarzyna OSOS (naskiĝis la 17an de novembro 1980 en Świebodzin[1]) – pola juristino, solicitoro kaj politikisto, en la jaro 2015 (de januaro ĝis novembro) vojevodo de la Lubuŝa Provinco (Lubuŝa Vojevodio), parlamentano en Pola Sejmo en la 8-a kaj 9-a oficperiodo, anino de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) .

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi finis en la jaro 2004 juron en la Altlernejo de Komerco kaj Juro en Varsovio[1] akirante la titolojn: juristino, solicitoro. Ŝi laboris i.a. en Vojevodia Fondaĵo (fonduso) pri Protekto de Medio kaj Akvo-mastrumado en Zielona Góra kaj kiel Direktorino de Parlamenta Oficejo de parlamentanino de Civitana Platformo Bożenna Bukiewicz, kaj pote ankaŭ en la politik-kabineto de la justec-ministro. Ŝi ankaŭ verdiktis en la municipa apelacia kolegio[2]. Dum la jaroj 2010–2014 ŝi estis rekomendita de Civitana Platformo al la Konsilantaro de la distrikto Świebodziński[3]. En la jaro 2011 sensukcese ŝi kandidatiĝis por Pola Parlamento (Sejmo)[4].

La 26an de januaro 2015 ŝi estis nomumita al la posteno de Vojevodo de la Lubuŝa Provinco (Lubuŝa Vojevodio)[2].

En la jaro 2015 ŝi startis en la parlamentaj balotoj en Pollando 2015. Ŝi ricevis 5749 balot-voĉojn, akirante parlamentanan mandaton el la listo de Civitana Platformo en la balot-regiono n-ro 8 en Lubuŝa Provinco[5]. Rezulte de tio ŝi devis rezignis en novembro 2015 de la posteno de Vojevodo de Lubuŝa Provinco (Lubuŝa Vojevodio).

En la jaro 2019 ŝi startis en la Parlamentaj Balotoj en Pollando. Ŝi akiris parlamentanan mandaton el la listo de Civitana Platformo en la balot-regiono n-ro 8 en Lubuŝa Provinco.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas favora por Esperanto.

La 13an de septembro 2016 ŝi kunfondis la Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto (PGLE) kiun gvidas parlamentanino el Olŝtino Anna Wasilewska. La saman tagon krom ŝi kaj Anna Wasilewska aliĝis al la PGAE ankaŭ: Anna Białkowska, Piotr Cieśliński, Tomasz Cimoszewicz, Grzegorz Furgo, Tomasz Kucharski, Andrzej Maciejewski, Michał Stasiński, Elżbieta Stępień kaj Krzysztof Truskolaski, kaj poste ankaŭ aliĝis Paweł Bejda, Leszek Czarnobaj kaj Kazimierz Kleina([6], [7]).

La 13an de decembro 2016 okazis la unua kunsido de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) en kiu partoprenis Anna Wasilewska kaj kvin aliaj parlamentanoj el la 13 aliĝinta al la Grupo. Jen unu el la decidoj de la kunsido: La Zamenhofa Tago en Pola Parlamento - venontjare la 15an de decembro 2017, do en la jaro en kiu UNESKO honorigas Ludovikon Zamenhof pro la 100-jara datreveno de la morto de nia Majstro. Tian proponon al Pola Parlamento faris la novkreita Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) dum sia unua kunsido, fakte proponis ĝin Andrzej Maciejewski - parlamentano de klubo de Paweł Kukiz. Prezidantino de la Grupo estis elektita Anna Wasilewska el partio Civitana Platformo kaj Vic-Prezidanto estis elektita Krzysztof Truskolaski kaj 3 aliaj vic-prezidantoj, do po unu el ĉiuj aliaj partioj. Aktuale estas en la Grupo 13 parlamentanoj (sejmanoj kaj senatanoj) kaj la kunsidon partoprenis du esperantistoj kiuj konvinkis la parlamentanojn por krei la Grupon t.e. Eduardo Kozyra el Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj Mariano Zdankowski el Varmia-Mazuria Esperanto-Societo([8], [9], [10]).

Anna Wasilewska - Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) estas la aŭtorino de la projekto de la rezolucio de Pola Parlamento (Sejmo) - kaj danke al ŝi la 7an de aprilo 2017 Pola Parlamento unuanime per aklamo akceptis la rezolucion pri la memorigo de la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof ([11], [12]).

Vidu[redakti | redakti fonton]

la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]