Ignacy Matuszewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignacy Matuszewski
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1891 (1891-09-10)
en Varsovio
Morto 3-an de aŭgusto 1946 (1946-08-03) (54-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Partio Nonpartisan Bloc for Cooperation with the Government vd
Familio
Edz(in)o Halina Konopacka vd
Infanoj Ewa Matuszewska vd
Profesio
Okupo oficiroĵurnalistodiplomatopolitikistopublikigistoŝtata funkciulo vd
Laborkampo Militservopolitiko • opinia ĵurnalismo • diplomatio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ignacy Hugo Stanisław MATUSZEWSKI (naskiĝis la 10-an de septembro 1891 en Varsovio, mortis subite la 3-an de aŭgusto 1946 en Nov-Jorko) estis pola politikisto, publicisto, diplomato, trezor-ministro de la Dua Pola Respubliko, diplomita kolonelo de Pola Soldataro, soldato de militista rekognosko, membro de Internacia Olimpika Komitato.

Filo de samnoma patro, konata literatura kritikisto, adepto de Józef Piłsudski, en grupo de la plej proksimaj. Bapto-patro de Matuszewski estis Bolesław Prus.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ignacy Matuszewski studis filozofion en Jagelona Universitato, arkitekturon en Milano, juron en Dorpat kaj agrikulturon en Varsovio.

Komence de 1918 estis de bolŝevikoj kontumace kondamnita al morto – responde al la verdikto, la 18-an de februaro 1918 fronte de pola taĉmento konkeris Mińsk Litewski, forigante de la urbo bolŝevikan garnizonon. La 20-an de februaro iĝis komandanto de la urbo. Kondamnita al mortpuno ankaŭ de germanoj, foriris al Kievo.

Matuszewski opiniis, ke Pollando ne povas militi kun Germanio pro ties granda armea supereco – antaŭ septembro de 1939 ripetis – dum tri monatoj ni certe malgajnos la militon ĝisoste. Li ankaŭ profetis pafmortigon de Pollando flanke de du agresantoj – Germanio kaj Sovetunio.

Septembre 1939 kune kun Henryk Floyar-Rajchman organizis kaj evakuis 75 tunojn da oro el rezervoj de Pola Banko tra Rumanio, Turkio, Sirio ĝis Francio, kie estis transdonita al Registaro de Pollando en ekzilo. Forpuŝita de registaro de generalo Władysław Sikorski de la ŝtata servo. Post kapitulaco de Francio (junio 1940) forveturis tra Hispanio, Portugalio kaj Brazilo al Usono, kiun atingis septembre 1941.

Kontraŭulo de la politiko de Władysław Sikorski rilate al Sovetunio, rezultanta de la pakto Sikorski-Majski, kiun kontraŭbatalis. Kunorganizanto (kune kun Wacław Jędrzejewicz kaj Henryk Floyar-Rajchman) de la Nacia Komitato de Poldevenaj Amerikanoj, kaj de la Instituto de Józef Piłsudski en Ameriko. Organizatoro de la pola publika opinio en Usono kontraŭa al politiko de cedoj rilate el postuloj de Stalin.

Edzo de Halina Konopacka, ora olimpika medalistino.

Elektitaj ordenoj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]