Jacobus Perizonius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob Voorbroek
(1651-1715)
Bildo de Jakobo Perizono eltirita de la verko "Imagines philologorum"
Bildo de Jakobo Perizono
eltirita de la verko "Imagines philologorum"
Persona informo
Naskiĝo 26-a de oktobro1651
en Appingedam,  Nederlando
Morto 6-a de aprilo 1715
en Lejdeno,  Nederlando
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Nederlando vd
Alma mater Universitato Utrecht, Universitato de Franeker, Universitato de Lejdeno
Profesio
Okupo lingvistohistoriisto • universitata instruisto • klasikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacobus PerizoniusJakobo Perizono (1651-1715) estis nederlanda lingvisto, historiisto kaj klasika erudiciulo. Kiel fekunda verkisto, li eldonis plurajn librojn kie speguliĝas lia retoriko kaj forto kiel historiisto. En lia historia verko "Animadversiones historicae" (1685)[1], Barthold Georg Niebuhr (1776-1831) trovis materialon por la rekonstruado de la plej antikva romia civilizacio. Li estis profesoro en la Universitato de Lejdeno, tie kie li lasis sian bibliotekon kaj sennombrajn manuskriptojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

iluminita manuskripto kreita de Jakobo Perizono

Li estis filo de Anton Perizonius (1626-1672), aŭtoro de la traktaĵo "De ratione studii theologici".[2]. Post studi en la Universitato de Utrecht, en 1682, li ricevis la katedron pri elokventeco kaj historio en la Universitato de Franeker dank'al la apogoj de Johannes Georgius Graevius (1632-1703) kaj Nikolaes Heinsius (1620-1681). En 1693, li estis nomumita por la sama katedro en la Universitato de Lejdeno, posteno kiun li okupis ĝis lia morto.

La sennombraj verkoj de Perizono metas lin en la plej altaj postenoj inter la tiamaj erudiciuloj. Speciale interesa estas lia eldono de la verko "Minerva sive de causis linguae latinae" (Salamanko, 1587) far la hispana verkisto Francisco Sánchez de las Brozas, kiu estas unu el la lastaj disvolviĝoj pri la studo de la latina gramatiko en ties antaŭ-scienca periodo, kiam la fenomeno de la lingvaĵo estis tiam konsiderata disligita, konvencia aŭ hazarda.

Perizono estis kolektanto de raraj libroj kaj manuskriptoj. Okaze de lia morto, 134 manuskriptoj estis donitaj al la Universitato de Lejdeno, krom pentraĵoj, presitaj libroj kaj monrimedoj por aĉetado de novaj libroj. La manuskriptoj estas aparte konservitaj kiel la Perizona Kolekto de la biblioteko. Unu el la plej famaj el la Perizona Kolekto estas unu manuskripto tre eble deveninta el la Abatejo de Sankta Galo datita el la 10-a jarcento. Ĝi inkluzivas la Unuan Libron de Judaso Makabeo kaj la 4-an libron de la Epitoma Rei Militaris[3] verkita de Vegecio (383-450). La manskribaĵo ankaŭ inkludas multajn paĝojn riĉe ilustritajn portretante la historian invadon de Germanio fare de la hungaroj.

Selektita Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Francisco Sánchez de las Brozas (1523-1600) hispana humanisto kaj filologo
  • Nikolaes Heinsius (1620-1681)
  • Johannes Georgius Graevius (1632-1703)
  • Jakobus Gronovius (1645-1716) nederlanda klasika filologo
  • Petrus Francius (1645-1704) nederlanda klasika filologo
  • Hendrik Wetstein (1649-1726) nederlanda publikigisto
  • Everard Scheidius (1742-1794) nederlanda teologo, reformisto kaj filologo
  • Barthold Georg Niebuhr (1776-1831) germana arkeologo kaj profesoro en Bonno

Referencoj[redakti | redakti fonton]