Damião de Góis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damiani a Goes
(1502-1574)
Portugala humanisto
Portugala humanisto
Persona informo
Naskiĝo 2-a de februaro1502
en Alenquer,  Portugalio
Morto 30-a de januaro 1574
en Alcobaça,  Portugalio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Padovo
Subskribo Damião de Góis
Profesio
Okupo humanisto • historiistotradukistokomponisto • tradukisto de Biblio • diplomatoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Damião de Góis (1502-1574) estis portugala humanisto, filozofo, diplomato kaj historiisto. Lia nomo vekas grandan intereson pro la publikigita verkaro, fakte, lia figuro akiris grandan internacian projekcion, parte pro la kunvivado kaj amikeco kiun li dediĉis al Erasmo de Roterdamo, ĉefe dum la lastaj jaroj de la humanisto.

El la roterdama humanisto, Góis ricevis naŭ leterojn, kiuj meritas iom da atento. Poste, la temoj elektitaj de Damiano por liaj publikaĵoj, nome, La Etiopo kaj ties Kristanismo, krom la situacio de la sameoj, estis tre aktualaj kaj vekis la intereson de la tuta Eŭropo, tiel kiel atestas la tiamaj reproduktaĵoj kaj tradukaĵoj. Kun enciklopedia penso, li estis unu el la plej kritikaj figuroj de sia epoko, vera unuiga ligilo inter Portugalio kaj la klera Eŭropo de la 16-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la portugala fiskala administranto Rui Dias de Góis kaj lia kvara edzino Isabel Gomes de Limi, pripatra nepino de Nikolao Limi, flandra nobelulo kiu establiĝis en Portugalio. Pro ekonomiaj malfacilaĵoj , Rui Dias enkondukis siajn filojn serve de la portugala kortego, iom poste, en la 30-a de novembro 1513 li mortis. Oni scias ke la reĝo Emanuelo la 1-a forte zorgis pri la edukado de la infanoj kiuj staris serve de la kortego. Efektive, tie Damiano studis gramatikon, muzikon kaj la latinan. Verdire, la studo pri la latina ekis tuj dum la infanjaro; kiam iu adoleskulo inter 14 kaj 15 jaroj eniras en la universitato, li jam devas scii legi kaj paroli en la latina.

Liaj konoj pri muziko estis tre profundaj, kiel elmontras kelkaj komponaĵoj kiuj venis ĝis niaepoke. En la 25-a de februaro 1514, alvenis al Portugalio, Mateo, ambasadoro de la reĝino Helena, regantino de Etiopio okaze de la malpliaĝeco de la pranepo de sia edzo, konata kiel Imperiestro David (kiu regis inter 1508 kaj 1540). Kun si li portis leteron skribitan en 1509, proponante militan aliancon kontraŭ la maldifeluloj kaj geedziĝa propono inter la princoj de ambaŭ nacioj. En Etiopio, kiu tiam estis konata kiel la lando de Preste João, ekzistis ia kristanismo kies praktikoj estis malsamaj ol la katolikaj. Tamen, ili deziris agnoskiĝi de la papo. La ambasadoro resti pli ol unu jaron en Lisbono kaj revene surŝipiĝis al Hindio en aprilo 1516, kune kun la nova guberniestro de Hindio, Lopo Soares de Alvarenga kaj Duarte Galvão (1447-1517), nova portugala ambasadoro en la kortego de la reĝo David. Kune kun la ambasada misio troviĝis la sacerdoto Francisco Álvares. Duarte Galvão mortis dum la trairo de la vojaĝo apud la Insulo Komorano.[1]

En 1516, vizitis Portugalion la pola hetmano Jan Amor Tarnowski (1488-1561) kiu, kune kun du aliaj polaj nobeluloj, estis omaĝitaj kiel Kavaliroj de la reĝo D. Manuel. Pli malfrue, Damiano de Góis ree trovis lin en Pollando.

Tamen, D. Manuel mortis en la 13-a de decembro 1521. Góis kelktempe plenumis siajn funkciojn en la Kortego, sed iom poste la nova reĝo Johano la 3-a sendis lin al Flandrio, kiel skribisto de la portugala komerca administrejo en Antverpeno, kies kontrolisto estis João Brandão de Buarcos[2]. Tiuepoke, Margareto de Aŭstrio (1480-1530), onklino de Karlo la 5-a, estis la regantino. Ŝi mortis en 1530 kaj estis anstataŭita de Maria de Habsburgo (1505-1558), vidvino de Ludoviko la 2-a el Hungario, kaj ŝi praktike regis la regionon ĝis sia morto en 1558.

En Flandrio, Damiano konatiĝis kun la poeto kaj humanisto Cornelis de Schrijver (1482-1558), kiu tradukis sian familinomon al Graphaeus aŭ Scribonius. Akuzita pri luteranismo, Kornelio estis arestito kaj perdis sian postenon en la urba konsilantaro de Antverpeno. Li bezonis helpon kaj Damiano de Góis provizis lin per iom da monrimedoj, kiel rezulto Kornelio dediĉis al Damiano poemverkon "Pictura illustris Damiani de Goes". En la jaro 1531, Johano la 3-a sendis Góis-on al Danio, kie regis Frederiko la 1-a. La lando estis luterana, tiel kiel Lubeko, la urbo kien li foriris pli malfrue.

El Lubeko, Damiano de Góis havis malfeliĉan ideon iom devii la propran vojon kaj iri al Wittenberg por konatiĝi kun la heroldoj de la reformacio, nome, Lutero kaj Melanktono, kun kiuj li vespermanĝis en la 3-a de aprilo 1531. Iom antaŭe, li partoprenis en prediko far Lutero, kiun li ne komprenis pro tio ke ĝi estis en la germana lingvo, escepte de kelkaj latinaj citaĵoj. Dum kelkaj horoj li konversaciis kun ambaŭ pri la reformo. Melanktono invitis lin al sia hejmo por montri al Damiano kiel malriĉe li vivis, kaj tion Damiano konstatis. Li restis du kompletajn tagojn en Wittenberg kaj marde, en la 5-a de aprilo 1531 li foriris al Poznano, kaj el tie al Krakovo. El Krakovo li iris al Dancigo, kie li restis kelkajn monatojn. Tie li estis, kiam en Marienwerder, li renkontis Paul Speratus-on (1484-1551), evangelia episkopo de Pomeranio, kiu en la sekva tago (la 12-a de septembro 1531) sendis al li amikan bileton. En Dancigo li forte ekamikiĝis al la episkopo de Upsalo Johannes Magnus Gothus (1488-1544) kaj lia frato Olaus Magnus (1490-1557).

Inter 1534 kaj 1538, Damiano studis en la Padovo kie li konatiĝis kun Pietro Bembo kaj Lazzaro Buoamico (1479-1552).[3] Post iom da tempo li loĝfiksiĝis en Loveno dum periodo da ses jaroj. Dum la franca invado al Flandrio, Damiano de Góis estis arestita, sed li estis liberigita dank'al interveno de la reĝo Johano la 3-a kiu venigis lin al Portugalio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Insulo Komorano nuntempe apartenas al la irana urbo Bandar Abbas. Antikve, ĝi estis komerca administrejo de la portugaloj.
  2. Geni
  3. Asia in the Making of Europe, Volume II: A Century of Wonder. Book ..., Volume 2, Donald F. Lach