Otto von Pack

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto von Pack
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1480
en Meißen
Morto 8-an de februaro 1537 (1537-02-08)
en Bruselo
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Profesio
Okupo juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Otto von PACK (naskiĝis ĉirkaŭ 1480, mortis la 8-an de februaro 1537) estis germana politikisto kaj kalumnianto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante konsilanto de duko Georgo la Barbulo de Saksio Pack maldungitis pro diversaj neklaraj monaj aferoj; tuj li perfidis al landgrafo Filipo la 1-a de Hesio la ekziston de certa sekreta ligo farita en Vroclavo en la 12.5.1527 - laŭdire - inter imperiestro Ferdinando la 1-a, duko Georgo, aliaj katolikaj klasestroj kaj kelkaj aliancitaj princoj (Elektoprinclando Saksio, Hesio) por forigi la protestantismon en multaj landoj.

Kopiaĵon de la laŭdira kontrakto montritis en la 18.2.1528 en Dresdeno al la hesia landgrafo. Sen pruvigi la aŭtentikencon de tiu dokumento Filipo kaj la princo-elektisto Johano la Konstanta komencis sin armi por militagoj: sed Marteno Lutero mem konvinkis ilin pri necesa antaŭa informiĝo. La demanditaj princoj malkonfesis iun ligofaradon kaj postulis siavice jurajn kaj tribunalajn esplorojn kontraŭ la kalumniantoj. La nomo de Pack estis indikita far la hesia Filipo; Pack vokitis je esploro al Kaselo kaj pridemanditis (sen apliko de torturo). Kelkaj liaj asertoj evidentiĝis malkorektaj - sed li tamen daŭre asertis esti havinta enmane la originalan aliancan dokumenton kun la sigeloj princaj. Tial ankaŭ Filipo ne forĵetis la suspektojn.

Pack fuĝis en Nederlandon kie li arestitis post pluraj jaroj plenaj de travivaĵoj laŭ ordono de duko Georgo kaj ekzekutitis en 1537. La por li nomitaj Pack-aj kvereloj (germane: Packsche Händel) provokis senton de amareco ĉe ĉiuj koncernitaj personoj dum longa tempo, incititemon kaj kolerodanĝeron.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ehses, Geschichte der Packschen Händel, Freiburg 1881 (ultramontanismema verko)
  • H. Schwarz, Landgraf Philipp und die Packschen Händel, Leipzig 1883)
  • Ehses, Landgraf Philipp von Hessen und Otto von Pack, eine Entgegnung, Freiburg 1886

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, p. 293-294 kio interrete legeblas tie ĉi.