Grease (muzikalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ujo por harpomado, nomdoninto al la muzikalo

Grease estas la titolo de muzikalo de Warren Casey kaj Jim Jacobs, kiu en la 1971-a jaro havis sian premieron kiel kvinhora amatoraĵo en Ĉikago kaj en la 14.2.1972 ĉe la novjorka Broadway en la Eden-teatrejo. Sume pli ol sep jaroj ĝi prezentitis diversloke de ĉe Broadway en 3388 spektakloj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Grease estas la angla vorto por pomado per kiu viraj usonaj lernejanoj de la 1950-aj jaroj ŝatis plibeligi sian hararformon. Krome ĝi aludas ĉe la kanto Greased Lightnin’ kantota per la grupo Burger Palace Boys. Temas pri amafero en ŝtata usona supera lernejo en la 1950-aj jaroj: Sandy, timema knabino bonekonduta kaj Danny, estro de la adoleskanta grupo Burger Palace Boys - al kiu ĉiuj knabinoj ade sopiregas - interkonatiĝis dum la someraj ferioj. La sekvintan aŭtunon Sandy translokiĝas kaj eklernantinis ĉe la lernejo de Danny, kiu nomiĝas Rydell High School. Sed de tiu ĉi cirkonstanco ŝi ne scias ion. Rapide ŝi trovas novajn amikinojn kiuj nomiĝas Pink Ladies, verŝajne la plej ŝatata knabinaro ĉelerneje. Al ili ŝi rakontas pri la somera amafero - inverse ankaŭ Danny jam rakontis al siaj amikoj prie. Kiam Sandy diris la nomon de sia amanto al la samklasaninoj ili tuj organizas renkonton inter la du geamintoj. Unue Danny ĝojegas pri la kunveno sed antaŭ siaj amikoj li preferas resti mojosa kaj ne permesas al Sandy plian proksimiĝon.

Kelkajn tagojn poste trupo Pink Ladies organizas feston ĉe Frenchy dum kiu la knabinoj estas surmetintaj piĵamojn. La knabinaĉoj fumas kaj drinkas kaj konvinkas Sandy pri la neceso havi truetojn en la oreloj: dum la borado ŝi sentas vomemon. Pro tiu Rizzo ekprimokas ŝin. Sandy siavice sukcese ĵaluzigas Danny - kaj ambaŭ pli kaj pli realproksimiĝas. Ĉe la granda dancadkonkurso ambaŭ estas paro. Kiam Sandy forsenditas disde la dancscenejo restas kiel premiotoj nur Danny kaj lia eksa amikino Cha-Cha, salsodancantino elstara. Sandy forkuras - Danny kaj Cha-Cha dancis kune tre intime, kaj promesas ne pluan videmon de Danny.

Jen nova sceno kun Danny kaj Sandy en aŭtokinejo. Danny donacas ringon al Sandy por esprimi sian amon - sed kiam li tro rekte alproksimiĝas al ŝia korpo Sandy fuĝas. Danny realiĝas ke Sandy vere estas sia preferatulino. Li subite formas la intencon ŝanĝiĝi kaj dediĉi sin al la lerneja sportado. Fine li ankaŭ iĝas venkinto en sportaŭta konkurso farita kontraŭ malamika adoleskantina grupo. Je la fino de la lerneja jaro Sandy reaperas en kostumoj tute aliaj: ŝi ne plu estas bonkonduta kaj timema sed ege virina. Kiam Danny ekvidas ŝin li entuziasmiĝas kaj la du uloj kuniĝas ree.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Muzikaj titoloj[redakti | redakti fonton]

En la kuro de la jardekoj multaj ŝanĝoj okazis. Kelkaj titoloj anstaŭis aliajn kaj la sinsekvo ankaŭ ŝanĝiĝis kelkfoje. Jen la orginala versio:

  • Alma Mater
  • Alma Mater Parody
  • Summer Nights
  • Those Magic Changes
  • Freddy, My Love
  • Greased Lightnin’
  • Hopelessly Devoted to You
  • Mooning
  • Look at Me, I’m Sandra Dee
  • Since I Don’t Have You
  • We Go Together
  • Ŝakin’ at the High School Hop
  • It’s Raining on Prom Night
  • Shakin’ at the High School Hop
  • Born to Hand-Jive
  • Beauty School Dropout
  • Alone at a Drive-In Movie
  • Rock ’n’ Roll Party Queen
  • There Are Worse Things I Could Do
  • Look at Me, I’m Sandra Dee
  • All Choked Up
  • We Go Together

Pli malfrue alvenis la jenaj pluaj titoloj el la filmo:

  • Overture (instrumente)
  • Prologo – Sandy
  • Grease
  • Summer Nights
  • Those Magic Changes
  • Freddy My Love
  • Look at Me, I’m Sandra Dee
  • Greased Lightnin’
  • Rydell Fight Song
  • Mooning
  • We Go Together
  • Shakin’ at the High School Hop
  • It’s Raining on Prom Night
  • Born to Hand-Jive
  • Hopelessly Devoted to You
  • Beaŭty School Dropout
  • Sandy
  • Rock ’n’ Roll Party Queen
  • There Are Worse Things I Could Do
  • Look at Me, I’m Sandra Dee
  • Yoŭ’re the One that I Want
  • Finale – Grease Medley

La aldonaj aĵoj estas de Barry Gibb (Grease), John Farrar (Hopelessly Devoted to You kaj You’re the One that I Want), Louis St. Louis / Scott Simon (Sandy).

Surscenigoj[redakti | redakti fonton]

Premiero[redakti | redakti fonton]

La premiero de Grease estis en la 14.2.1972 en Novjorko (Eden-teatrejo), dum kiu reĝisoradis Tom Moore geführt; koreografino estis Patricia Birch. La ĉefrolojn ludis Barry Bostwick kaj Carole Demas. Jam en 1972 Grease estis nomumata por sep premioj Tony Award. En 1979 ĝi estis la plej longe ripetita muzikalo de Broadway (3388 fojoj).

Premiero en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

En junio 1973 la londona versio okazis en la teatrejo New London Theatre. Sub la aktoroj estis ankaŭ la tiam nekonata Richard Gere por la rolo de Danny, dume Kim Braden estis Sandy. Sed tiu ĉi versio ne furoris kaj baldaŭ ĉesis. Post la filmigo de 1978, kie ĉefrolludis John Travolta kaj Olivia Newton-John startis vera Grease-manio kaj repreno de la muzikaloj sur scenejoj novjorkaj kaj londonaj aldone faritis.

Aliaj partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Novaj surscenigoj[redakti | redakti fonton]

Sub la reĝisorado de David Gilmore okazis en 1993 en Londono (Londoner Westend) nova sursceniĝo, kie ĝi ludatas ĝis hodiaŭ.

Germanlingva versio[redakti | redakti fonton]

La germanlingva premiero okazis en 1994 en Vieno ĉe la teatrejo Raimundtheater - tamen la kantoj ne tradukitis. Tiu ĉi versio migris ankaŭ al Hamburg, Berlin kaj München. Poste Michael Brenner kaj Thomas Krauth dediĉis sin al tiu ĉi temo kaj faris en la 20.1.1996 tute novan premieron en Düsseldorf (Capitol Theater). Paralele faritis en 1998 en Berlino (Theater des Westens) nova versio. En Düsseldorf videblis la muzikalo dum du jaroj - jam la unuan jaron vidis ĝin pli ol 400.000 spektantoj. En 2001 transprenis la muzikalon en Germanlingvio la entrepreno Semmel Concerts el Bayreuth. La trupo rondvojaĝis tra Germanlando kaj Eŭropo por gastludi en 2001/2002, 2003/2004 kaj 2006/2007. En 2010 venis la versio Grease – Das Musical de David Gilmore kun adaptigo por Germanlingvio kaj spekteblis ekde la 16.11.2010 dum naŭ semajnoj en Duesseldorf kaj en Bremen, Munkeno, Frankfurt am Main.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Grease (Musical) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]