Dan Savage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dan Savage
Persona informo
Dan Savage
Naskiĝo 7-an de oktobro 1964 (1964-10-07) (59-jaraĝa)
en Ĉikago
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Seatlo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign • Archbishop Quigley Preparatory Seminary • UIUC College of Media vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Edz(in)o Terry Miller vd
Profesio
Okupo verkisto • seksa edukisto • podkastisto • ĵurnalisto vd
Laborkampo advice column vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1991– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daniel Keenan "Dan" Savage (naskiĝis la 7-an de oktobro 1964)[1] estas usona verkisto, polemikisto, ĵurnalisto, kaj aktivulo por la GLAT-a komunumo.[2] Li verkas Savage Love, internacie abonatan kolumnon pri amrilatoj kaj seksumado. En 2010, Savage kaj lia edzo, Terry Miller, komencis la projekton It Gets Better ("La aferoj pliboniĝos") por antaŭmalhelpi sinmortigon de GLAT-aj junuloj. Li ankaŭ laboris kiel teatra direktoro, fojfoje atribuita kiel Keenan Hollahan.

Li diris diversajn polemikajn diraĵojn en diversaj amaskomunikiloj. En siaj verkoj kaj publikaj aperoj, Savage konfliktis kaj kun sociaj konservativoj kaj kun la GLAT-a establo. Li publike kontraŭis la vidpunktojn de la usona senatano Rick Santorum pri samseksemo, ekzemple kreante kampanjon por siaj legantoj difini neologismon por la vorto santorum, kiu eniris la komunan uzadon signifante "la ŝaŭman miksaĵon de lubrikaĵo kaj feko, kiu estas fojfoja kromprodukto de anusa seksumo."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Savage, Dan. (Junio 2000) The Kid, p. 74. ISBN 978-0-452-28176-9.
  2. Fefer, Mark D.. Buzz: Media. Seattle Weekly. Village Voice Media (26-a de majo 2004). Arkivita el la originalo je 2011-06-13. Alirita 2008-05-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]