Guido Novello da Polenta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Guido Novello da PolentaGuido la 2-a da Polenta (m. 1330), konata ankaŭ kiel Guido Novello, estis italo kiu servis kiel senjoro de Raveno el 1316 ĝis 1322.

Nevo de Lamberto la 1-a da Polenta, li akiris la senjorecon de la urbo post la morto de tiu lasta. En 1316–1321 li estis gastiganto de Dante Alighieri. En 1322 li estis nomumita capitano del popolo de Bolonjo kaj lasis la regadon de Raveno al sia frato Rinaldo, kiu estis arkiepiskopo de la urbo kvankam sen la Papa konfirmo. Ostasio la 1-a, el la famililinio de Cervia, profitis el la situacio por mortigi Rinaldo kaj kapti la povon por si mem.

Guido Novello mortiĝis en 1330 post klopodi malsukcese rekonkeri Ravenon.