Francisco de Carvajal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco de Carvajal
Persona informo
Naskonomo Francisco López Gascón
Aliaj nomoj El demonio de los Andes
Naskiĝo 30-an de novembro 1463 (1463-11-30)
en Rágama,  Reĝlando de Kastilio
Morto 10-an de aprilo 1548 (1548-04-10) (84-jaraĝa)
en Saksajŭaman, Vicreĝlando de Peruo,  Hispana Imperio
Mortokialo senkapigo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Salamanko
Okupo
Okupo konkistadoropolitikistomilitisto
vdr

Francisco de CarvajalFrancisco Carbajal naskita kiel Francisco López Gascón (Rágama, Arévalo, Reĝlando de Kastilio, 1464 – Jaquijaguana, ĉe Kusko, Vicreĝlando de Peruo, 10-a de aprilo de 1548) estis konkistadoro hispana kiu agadis en la Vicreĝlando Nova Hispanio kaj en Peruo, kaj dum la enlanda milito inter la konkistadoroj de Peruo.

Batalo de Ĉupas.

Li estis granda strategiisto, nefatigebla soldato eĉ jam dum maljunaĝo, kaj samtempe kruela kaj sarkasma, pro kio li estis konata kiel «la diablo de Andoj». Li ribelis kontraŭ la hispana monarko kaj ties aŭtoritatoj senditaj al Ameriko, kaj venkis oftege super la hispanaj oficiroj fidelaj al la reĝo, kaj estis finfine venkita en la batalo de Jaquijahuana. Tuj poste li estis enprizonigita kaj ekzekutita per pendumado, kian li estis jam 84jaraĝa.