Janus Lascaris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ἰᾶνoς Λάσκαρις
(1445-1534)
greka erudiciulo kaj eldonisto, kiu komencis la Mediĉan Bibliotekon en Florenco.
greka erudiciulo kaj eldonisto, kiu komencis la
Mediĉan Bibliotekon en Florenco.
Persona informo
Naskiĝo 1445
en Konstantinopolo,  Turkio
Morto 7-a de decembro 1534
en Romo,  Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Alma mater Studio patavino, Studio fiorentino
Familio
Infanoj Q16329171 vd
Profesio
Okupo verkistodiplomato vd
Doktoreca konsilisto Demetro ĤalkokondiloBazilo Besariono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andreo Johano Laskaro ankaŭ konata kiel "Johannes Rhyndacenus" (1445-1534)[1] estis greka helenisto, filologo, bibliotekisto, humanisto kaj grava greka erudiciulo en Italio kaj Francio kies diplomatia kariero elmontras la streĉan konekton inter la politika intereso kaj la humanisma klopodoj antaŭ la protestanta reformo. Li estis lernanto de Demetro Ĥalkokondilo en Padovo k Marko Muzuro, Germain de Brie kaj la rumana reformisto Dimitrije Ljubavić estis liaj lernantoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la Falo de Konstantinopolo, Laskaro iris al Peloponezo kaj Kreto. Ankoraŭ june li venis al Venecio -- li estis ambasadoro en Venecio inter 1503 kaj 1509 --, kie Bazilo Besariono (1408-1472) iĝis lia patrono kaj sendis lin por lerni la latinan en la Universitato de Padovo. Post la morto de Besariono, li estis bonakceptita de Lorenzo de Mediĉo (1449-1492) en Florenco, kie Laskaro donis lecionojn pri Tucidido, Demosteno, Sofoklo kaj greka antologio. Dufoje Lorenco sendis lin al Grekio serĉe de manuskriptoj por sia biblioteko. Kiam je la dua fojo, li revenis (1492) el Grekio, li kunportis ĉirkaŭ 200 verkojn el la Monaĥejo de Monto Athos.

Post la morto de Lorenco, dum lia restado en Venecio, Laskaro iĝis membro de la greka akademio de Aldo Manuzio, tamen se la presisto ricevis la bonfaron de liaj konsiloj, nenia verko el la presejo ricevis lian nomon. Dum la regado de Leono la 10-a -- la unua papo de la Mediĉa familio -- li loĝis en Romo inter 1513 kaj 1518, pli malfrue en 1523 sub Klemento la 7-a kaj trie sub Paŭlo la 3-a, en 1534. Intertempe li asistis la reĝon Ludoviko la 12-a rilate al formado de lia biblioteko de Blois, kaj kiam Francisko la 1-a translokigis ĝin al Fontainebleau, Laskaro kaj Vilhelmo Budeo estis komisiitaj pri ties organizado.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]