Elon Musk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elon Musk
Persona informo
Naskonomo Elon Reeve Musk
Naskiĝo 28-an de junio 1971 (1971-06-28) (52-jaraĝa)
en Pretorio,  Sud-Afriko
Lingvoj angla
Loĝloko Bel Air • SaskaĉevanoKingston • Boka Ĉiko
Ŝtataneco Sud-AfrikoKanadoUsono
Alma mater Smith School of Business • Lernejo Wharton • Universitato de Pensilvanio • Pretoria Boys High School • Waterkloof House Preparatory School • Reĝina Universitato ĉe KingstonUniversitato Stanford • Bryanston High School • Universitato de Pretorio
Subskribo Elon Musk
Familio
Patro Errol Musk
Patrino Maye Musk
Frat(in)oj Tosca Musk • Kimbal Musk • Elliot Rush Musk • Asha Rose Musk • Alexandra Musk
Edz(in)o Justine Musk • Talulah Riley • Talulah Riley
Amkunulo Amber Heard • Grimes • Shivon Zilis
Infanoj Nevada Musk • Vivian Jenna Wilson • Griffin Musk • Damian Musk • John saxon musk • Kai Musk • Exash Musk • Strider Musk • Azure Musk • Exa Musk • Tau Musk
Parencoj Lyndon Rive
Jana Bezuidenhout
Okupo
Okupo programistoinĝeniero • entreprenisto • investisto • entreprenisto
vdr

Elon Reeve Musk ([Ilon Riv Mask], Pretorio, 28-an de junio 1971, naskiĝinta en Sud-Afriko) estas kanada kaj usona inĝeniero kaj entreprenisto. Li estas la fondinto de SpaceX kaj kunelpensinto kaj fondinto de Zip2, PayPal kaj Tesla. Li estas ĉefa afergvida oficisto (CEO) kaj ĉeffasonisto (CDO) de SpaceX, ĝenerala direktoro kaj produktarkitekto de Tesla kaj prezidanto de SolarCity.

Musk atingis la internacian gazetaron per la ideoj de Hyperloop kaj VSKL-aviadilo, kiu estas supersona elektra aviadilo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elon Musk Reeve naskiĝis en 1971 en Pretorio, Sud-Afriko. Jam je la aĝo de dek du li ellaboris videoludon, kiun li sukcesis vendi al komputila revuo. Kiam li aĝis 17 jarojn, li elmigris al Kanado por eviti la militservon en la sud-afrika armeo. En Sud-Afriko ankoraŭ regis la apartisma reĝimo kaj deviga armeservo. Li ricevis la kanadan ŝtatanecon, ĉar lia patrino estis kanadanino. Je la aĝo de 19 jaroj li komencis studi en Universitato Queens en la provinco Ontario. Post du jaroj, en 1992, li transloĝiĝis al Usono kaj studis ekonomikon kaj fizikon en la Universitato de Pensilvanio, kie li ricevis du jarojn poste la bakalaŭrecon en tiuj du kampoj. En 1995 li transloĝiĝis al Palo Alto en Kalifornio. Li estis akceptita por doktoriga studo pri aplikata fiziko en la Universitato Stanford, sed post nur du tagoj li forlasis tiun studon por dediĉi sin al kariero de entreprenisto en la kampoj de interreto, renovigebla energio kaj kosma spaco. En 2002 li ricevis la usonan ŝtatanecon.

Entreprenoj kaj inventoj[redakti | redakti fonton]

Elon Musk kaj liaj enterprenoj tuŝas bone etablitan konkurencon, precipe produktantojn de aŭtoj, landojn produktantaj nafton kaj naftorafinejojn

Zip2[redakti | redakti fonton]

En 1995, kun mono de sia patro (28.000 dolaroj), Musk kaj lia frato, Kimbal, fondis la retan softvarfirmaon Zip2, kiu ellaboris kaj surmerkatigis retan “urbogvidilon” por la ĵurnala eldonindustrio. Kiam la firmao estis vendita en 1999, Musk ricevis 22 milionojn da dolaroj.

PayPal[redakti | redakti fonton]

En marto de 1999, Musk kunfondis X.com, entreprenon pri retaj financaj servoj kaj pago per retpoŝto. Unu jaron poste la firmao kunfandiĝis kun la firmao Confinity, kiu posedis sistemon de transpago nomita PayPal. La kunfandita firmao koncentriĝis pri PayPal kaj estis fakte renomita PayPal en 2001. En oktobro 2002, PayPal estis akirita de la firmao eBay por 1,5 miliardoj da dolaroj, kaj Musk ricevis 165 milionojn.

Space-X[redakti | redakti fonton]

En 2001 Musk konceptis projekton sendi al Marso miniaturan eksperimentan forcejon, en kiu povos esti kultivataj nutraĵoj sur Marsa regolito. Per tio li volis veki publikan intereson por kosma esplorado. En oktobro 2001 kaj en 2002 Musk vojaĝis al Moskvo por aĉeti raketon, kiu transportus la forcejon al Marso, sed unue li ne sukcesis, kaj poste opiniis la prezon de la rusa raketo tro alta. En junio 2002 li fondis, uzante 100 milionojn da siaj dolaroj, la entreprenon Space-X, kiu disvolvas kaj fabrikas kosmoveturilojn kaj fokusas sur la antaŭenpuŝado de la stato de raketteknologio. En septembro 2008 ĝia raketo “Falko 1”, propulsita per likva fuelo, iĝis la unua private financita el tiaj veturiloj kiu metis sateliton en terorbiton. La firmao estas ankaŭ la monde plej granda privata fabrikanto de motoroj por raketoj. Ĝi ricevis kontraktojn de NASA je pli ol 1,5 miliardoj da dolaroj. La celo de Elon Musk estas dekonigi la koston de homa kosmoflugado. En 2011 li diris en intervjuo, ke li esperas sendi homojn al Marso ene de 10 aŭ 20 jaroj. En septembro 2016 Musk malkaŝis detalojn de sia projekto esplori kaj koloniigi Marson.

Tesla Motors[redakti | redakti fonton]

En 2004 Musk investis en la entrepreno Tesla, kiu fabrikas elektrajn aŭtomobilojn. Post la financa krizo de 2008 li iĝis – kaj restas ĝis nun – ĉefa afergvida oficisto (aŭ ĝenerala direktoro) kaj produktarkitekto. La saman jaron la firmao produktis la unuan elektran sportaŭtomobilon, kiu estis vendita en 32 landoj. Krom aliaj elektraj aŭtomobiloj ĝi vendas elektrajn movigajn mekanismojn al la aŭtomobilfirmaoj Daimler kaj Toyota. Tesla ankaŭ multobligas la ŝargstaciojn por elektraj aŭtoj en tuta Usono.

Solar City[redakti | redakti fonton]

En 2006 Musk fondis – kune kun du kuzoj – la entreprenon Solar City (Suna Urbo), por kiu li ellaboris la komencan koncepton kaj disponigis la kapitalon. La firmao estas nun la dua plej granda provizanto de sistemoj por la uzo de sunenergio en Usono.

Helpe de la elektraj aŭtomobiloj de Tesla kaj la uzado de sunenergio per la produktoj de Solar City Musk volas lukti kontraŭ la tutmonda plivarmiĝo.

Hyperloop[redakti | redakti fonton]

En 2013 Musk diskonigis sian koncepton pri nova sistemo de rapidega transporto. Poste li igis dek-du inĝenierojn de Tesla Motors kaj Space-X labori dum naŭ monatoj por krei la dezajnojn por tia transportsistemo. Laŭ Musk la trajnoj, kiuj veturos sur aerkusenoj, atingos 1.200 km en horo, kaj la transporto estos pli malmultekosta ol per ordinaraj trajnoj.

OpenAI[redakti | redakti fonton]

En 2015 Musk fondis la neprofiteman firmaon OpenAI, kiu celas la esploron de la eblecoj de artefarita intelekto, precipe disvolvi AI-on sekuran kaj bonefikan por la homaro. Musk disponigis 1 miliardon da dolaroj al tiu entrepreno.

Dank’al siaj entreprenoj Musk iĝis miliardulo, posedante pli ol dek miliardojn da dolaroj.

Cititaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Informoj elĉerpitaj el la anglalingva Vikipedio.