Johannes Cochläus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Cochläus
germana humanisto kaj teologo
germana humanisto kaj teologo
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1479 (1479-01-10)
en Raubersried, Wendelstein, apud Schwabach
Morto 11-an de januaro 1552 (1552-01-11) (73-jaraĝa)
en Vroclavo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Kolonjo, Universitato de Bolonjo, Universitato de Ferrara, Imperiestra Katedralo Sankta Bartolomeo
Profesio
Okupo teologo • renesanca humanisto • muzika teoriisto • muzikologo • katolika sacerdoto • pastro vd
Laborkampo administration and management of the church • teologiohumanismo vd
Aktiva en VroclavoNurenbergoFrankfurto ĉe MajnoMajenco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes COCHLAEUSKOCHLÄUS, denaske Johannes Dobeneck, (1479-1552) estis germana teologo, humanisto, muzikteoriisto, kaj unu el la plej akraj kontraŭuloj de Marteno Lutero kaj fekunda aŭtoro pri teologiaj verkoj. Lia ĉefa verko "Komentoj pri la agoj kaj skribaĵoj de Lutero"[1], profunde makulis la bildon de Lutero dum pli ol du jarcentoj.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis el malriĉa familio kiu vivis najbare de Nurenbergo. Lia kultura eduko komencis en sia naskiĝurbo sub la gvidado de Hans Grüninger (1455-1532) kaj kontinuis siajn studojn en la Universitato de Kolonjo, en 1504. En 1510 li iĝis rektoro en la Lernejo de Sankta Laŭrenco, en Nurenbergo, posteno kiun li okupis ĝis 1515. Post diplomiĝo pri kanona juro en Bolonjo li translokiĝis al Romo kie li ordeniĝis sacerdoto.

Post reveno al Germanio, li iĝis rektoro en la fakultato pri teologio de la Kolegia Preĝejo de Nia Sinjorino, en Frankfurto-ĉe-Majno kaj kanonikulo en la Kolegia Preĝejo de Sankta Viktoro de Majenco. En 1526, Cochläus partoprenis kiel teologia konsultisto de la kardinalo Alberto de Brandenburgo (1490-1545) en la Dieto de Spiro. Cochläus partoprenis en la humanisma cirklo de Albrecht Dürer kaj Willibald Pirckheimer.

En 1520, li envolviĝis en la polemiko kontraŭ la normo pri luterana penso kiu tiam komencis disvastiĝi. En sia traktaĵo "Colloqium Cochlaei cum Luthero", Cochlaeus raportis la diskuton kun Lutero okazinta en la 24-a de aprilo 1521 pri la luterana teorio rilate al la antaŭdestinismo, la eŭkaristio kaj la aŭtoritatoj de la Biblio.

La peza kaj malfacila atmosfero igis lin forlasi Frankfurton kie li ĝuis pli grandan trankvilecon, en Majenco, kaj en 1529 li iĝis kapelano en la kortego de la duko de Saksio, Georgo la Barbulo, antaŭ ol plenumi la rolon kiel kanonikulo en Dresdeno, Meißen kaj finfine, en septembro 1539, en Vroclavo kie li mortis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]