Prokopio el Cezareo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prokopio el Cezareo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 499 (0499-11-30)
en Ĉemara Cezareo, Palaestina Prima,  Bizanca imperio
Morto 30-an de novembro 564 (0564-11-30) (65-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Lingvoj mezepoka grekaantikva greka
Ŝtataneco Bizanca imperio
Okupo
Okupo historiistoadvokatoverkisto
Verkoj The Buildings
Secret History
History of the Wars
vdr
Verko de Prokopio

Prokopio el Cezareo (greke: Προκόπιος ο Καισαρεύς, latine: Procopius Caesarensis; naskiĝinta ĉirkaŭ 500, mortinta ĉirkaŭ 562 en Konstantinoplo) estis tre grava historiografo el Ĉemara Cezareo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Prokopio akompanis Belizaron dummilitkampanje kiel jura konsilisto kaj sekreta sekretario. Li verkis historion pri militoj sub la regado de Justiniano la 1-a kontraŭ la persoj, la vandaloj kaj la gotoj (8 volumoj). Li priskribis la de Justiniano konstruigitajn konstruaĵojn imponajn kaj la faman libron Anekdota - neeldonotaj sekretoj laŭvorte. Tie li ne laŭdegis la imperiestran kortegon sed male kritikis akrege la vivon de Justiniano kaj de ties edzino Teodora la 1-a. Pri ĉio ĉi Prokopio estas ofte la ununura fonto kio malfaciligas objektivan taksadon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 16. Leipzig 1908, p. 376, kio legeblas tie ĉi interrete.

Geoffrey Greatrex, "Prokopio de Cezareo, enigma historiisto de la epoko de Justiniano", en Libro de la 61-a IKU, Roterdamo, 2008 (https://uea.org/teko/IKU/libroj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]