Thomas Thomson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Thomson
(1773-1852)
Persona informo
Thomas Thomson
Naskiĝo 12-an de aprilo 1773 (1773-04-12)
en Crieff
Morto 2-an de julio 1852 (1852-07-02) (79-jaraĝa)
en Kilmun
Tombo Tombejo Dean vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de EdinburgoUniversitato St. Andrews vd
Familio
Infanoj Thomas Thomson vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto • kuracistobotanikisto vd
Laborkampo kemiofitokemiomineralogiomedicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas THOMSON (1773-1852) estis skota kuracisto, kemiisto, mineralogo, reĝa profesoro pri kemio en la Universitato de Glasgovo, kies skribaĵoj kontribuis por la disvastigo de la atomteorio de John Dalton. Li estis pioniro en la historio pri la kemio, inventis la densimetron kaj donis al silicion ĝian kurantan nomon. Li estis patro de la botanikisto Thomas Thomson (1817-1878) kaj onklo kaj bopatro de Robert Thomson (1810-1864), skota kuracisto kaj kemiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Unue li edukiĝis en la Kolegio de Dundee antaŭ ol translokiĝi al la Universitato St. Andrews por studi klasikismon, matematikon kaj naturfilozofion. Poste li licenciiĝis pri medicino en la Universitato de Edinburgo, en 1799. Tamen, li estis instigita de Joseph Black por repreni la studon pri kemio.

En 1796, Thomson sukcedis al sia frato James, kiel asista eldonisto de la Suplemento al la tria eldono de la Encyclopedia Britannica, kontribuante kun la artikloj pri kemio, mineralogio, vegetaloj, bestaj kaj portinkturaj substancoj. En 1802, Thomson uzis ĉi-artiklojn kiel bazo por sia libro "A System of Chemistry". Lia libro "Elements of Chemistry", publikigitaj en 1810, elmontris kiel volumoj de malsamaj gasoj reakcias tiel ke ĝi venas renkonte al la atomteorio. Li ankaŭ estas la aŭtoro de la artiklo "Kemio" por la 7-a eldono de la Brita Enciklopedio, publikigita en 1842.

Thomson sin dediĉis al publikado, aktivis kiel konsultisto de la skota komitato pri kolekto da impostoj, inventis la instrumenton konatan kiel sakarometro de Allan kaj kritikis la geologiajn teoriojn de James Hutton, fondante la "Vernerianan Societon pri naturhistorio de Edinburgo" kiel platformo, en 1808. En marto 1811, li elektiĝis kiel Membro de la Reĝa Societo de Londono kaj en 1815 li elektiĝis kiel koresponda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. En 1813 li fondis la "Analojn de Filozofio", pionira en ties kampo pri komercaj sciencaj periodaĵoj.[1]

En 1817, Thomson iĝis reĝa profesoro pri kemio en la Universitato de Glasgovo, emeritiĝinte en 1841. En 1820, li identigis novan mineralon, nome, la zeolito, renomita thomsonito liaomaĝe.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj mineralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Annals of Philosophy, Volume 10;Volume 26, Thomas Thomson, Richard Phillips, Edward William Brayley