Jan Jessenius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ján Jesenský
Ĉeĥa kuracisto kaj evangelia martiro.
Ĉeĥa kuracisto kaj evangelia martiro.
Persona informo
Naskiĝo 27-a de decembro 1566
en Breslaŭo
Morto 21-a de junio 1621
en Prago
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per senkapigo vd
Mortigita de Jan Mydlář vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Habsburga monarkio vd
Alma mater Universitato de Padovo, Universitato de Lepsiko, Universitato de Wittenberg, Universitato de Prago
Universitato de Vroclavo
Familio
Dinastio House of Jeszenszky vd
Profesio
Okupo filozofokuracistopedagogoverkisto • universitata instruisto • diplomato vd
Doktoreca konsilisto Girolamo Fabrizio vd
Verkado
Verkoj Johannis Jessenii a Jessen, Anatomiae Pragae, Anno MDC ab se solemniter administratae historia vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Jeseno (1566-1621) estis bohemia kuracisto, filozofo kaj politikisto, kiu fariĝis renoma kaj en la sciencaj rondoj kaj inter la ordinaraj homoj. En junio 1600 li estis la unua homo kiu dissekcis kadavron. En 1617 li estis elektita rektoro (sub la titolo "Rector magnificus") en la Universitato de Prago.

Kvankam li estis ĉeĥ-devena, li parolis nur la germanan kaj la latinan, kaj multaj homoj opiniis neadekvate ke eksterlandano neparolanta la lingvon de la urbo estus nomumita rektoro de la universitato. En la fino, li estis elektita kaj la decida faktoro estis la protestantismo.[1] Li estis profesoro pri anatomio en la Universitato de Wittenberg.

Li estis privata kuracisto de du imperiestroj, nome, Rudolfo la 2-a (1552-1612) kaj lia sukcedanto Matiaso la 1-a (1557-1619). Pro religiaj demandoj li estis senkapigita kaj lia lango estis fortranĉita eksteren kaj najlita ĉe la pendumilo far Jan Mydlář (1572-1664) antaŭ ol distranĉigi al li la korpon.[2] Kune kun li 27 homoj estis mortigitaj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bildo pri la ekzekuto de 27 homoj dum praga ribelo, en la 21-a de junio 1621.
"De Ossibus Tractatus"
verko eldonita en 1601

Li studis medicinon en tri universitatoj, nome, Lepsiko, Wittenberg kaj Padovo, sub gvidado de Hieronymus Fabricius (1537-1619). En 1600, kiam li okupis sian katedron en la Universitato de Wittenberg, li vojaĝis al Prago por okazigi la unuan nekropsion en homa korpo, almenaŭ en la Centra Eŭropo.

La okazaĵo, kiu daŭris kvin tagojn, kaŭzis konsiderindajn konfuzojn kaj altiris centojn da spektantoj. Post du jaroj, rekomendita de sia granda amiko, Tycho Brahe, li fariĝis persona kuracisto de la imperiestro, Rudolfo la 2-a, fama mecenato pri la sciencoj, artoj kaj alkemio, kiu rajtigis la publikan nekropsion en 1600.

Post la morto de Rudolfo la 2-a, Jesenius plenumis la samajn servojn al lia sukcedinto Matiaso de Habsburgo. En 1617, li elektiĝis rektoro en la Universitato de prago kaj en la sekva jaro li aktive ekpartoprenis en la movado pri rezistado kontraŭ la katolika partieco de la Habsburgoj, kontraŭaj al interkonsento kun la protestantoj.

Tiu grupo, antaŭ jaroj regis la Sanktan Imperion Germano-Romianan, delokigante la imperiestron Matiason la 1-an favore al reciproka interkonsento. Jesenius batalis sentime por la avancitaj ideoj de sia epoko, ĉefe pro la konscienco-libereco kaj libereco de la sciencaj esploroj, kontraŭ la opono de la eklezio. Li rezistis al la klopodoj de la imperiestro Ferdinando la 2-a (1578-1637) pri kontrolo de la Universitato de Prago.

Martireco[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la granda renomeco kiun li ĝuis, ia tragika fino kronis ĉiujn liajn klopodojn, kiuj okazis ene de la subprema kunteksto en la ribelo de la bohema protestanta aristokratio, kiuj kontraŭstaris la aspirojn de la katolika kandidato al la trono, Ferdinando la 2-a de Habsburgo.

Post la dua "Malfenestrigo de Prago" kaj sekve al la malvenko de la ĉeĥaj ribeluloj al la Katolika Ligo de Germanio, dum la Batalo sur Blanka monto (1620), Jesenius arestiĝis en Bratislavo, kiam li vojaĝis kiel deputito de la bohema nobelaro kies festoj estus en Hungario. Post arestiĝo li estis kondukita al karcero en Vieno. En decembro de tiu jaro li estis liberigita interŝanĝe de garantiulo subtenantaj de la Habsburgoj.

Tamen, en junio 1621, kaŭze de lia politika kaj diplomatia aktiveco, oni ordonis ke al Jesenius estu amputitaj la lango kaj la membroj, kiuj estis elmetitaj sur la ŝultroj. Fine, li estis senkapigita en la Placo de la Malnova Urbo en Prago, kune kun 26 aliaj nobeloj — interalie Kryštof Harant (1564-1621) — kies tago restas rememorigita kiel la "Sanga tago" de la ĉeĥaj protestantoj.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Tre disvastigata legendo en tiu epoko asertas ke antaŭ lia provizora liberigo, Jesenius skribis la literojn "IMMMM" sur la muro de lia ĉelo en Vieno. Lia kaptinto, Ferdinando la 2-a, interpretis la anagramon kiel "Imperator Mathias Mense Martio Morietur" (latine: La Imperiestro Matiaso mortos en la marta monato). Ferdinando la 2-a tiam ekskribis alian profetaĵon: "Iesseni, Mentiris, Mala Muerte Morieris" (Jesenius mensogas, do li suferos horaran morton).

Ambaŭ supozeblaj antaŭdiroj iĝis realaĵo: Matiaso vere mortis marte de 1619 kaj la ekzekuto de Jesenius kovriĝis per kruelaj suferoj. Sed la legendo ne konfirmas la eblecon pri la unua profetaĵo, ĉar Jesenius arestiĝis fine de novembro aŭ komence de decembro 1620, tio estas, kiam jam estis okazinta la morto de Matiaso de Habsburgo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]