Leo Jud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leo Jud
(1482-1542)
Franca reformisto en Svisio
Franca reformisto en Svisio
Persona informo
Naskiĝo 1482
en Guémar,  Francio
Morto 19-a de junio 1542
en Zuriko,   Svislando
Religio protestantismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Bazelo, Universitato de Freiburg
Profesio
Alia nomo Arieus Confessor • Ludovicus Leopoldi vd
Okupo tradukisto • teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leo Judo (1482-1542) estis svisa teologo, religia reformisto, biblia erudiciulo kaj tradukisto. Li asociiĝis al Ulriko Zvinglo (1484-1531) kaj Heinrich Bullinger (1504-1575) dum la reformacio de Zuriko. Li ankaŭ kontribuis por la farado de la "Unua Helveta Konfesio" (1536) en la germana. Li estis spirita estro en la tradukado de la "Biblio de Zuriko" kaj ankaŭ faris latinan version de la Malnova Testamento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Johannes Jud kaj Elsa Hochsang. Tiel kiel lia estonta amiko Heinrich Bullinger lia patro estis pastro. Komence li studis en la latina lernejo de Selestato ĉe Marteno Bucero kaj en 1499 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Bazelo, kie li konatiĝis kun Ulriko Zvinglo. Unue li komencis studi medicinon sed laŭ rekomendo de Thomas Wyttenbach (1472-1526) li interŝanĝis je teologio. Leo Jud estas unu el la malpli konataj estroj de la svisa reformita eklezio, sed lia influo estis tre vasta.

Jud ordeniĝis de la Roma Eklezio en 1507, kaj inter 1507 kaj 1512 li iĝis dekano en la Preĝejo de Sankta Teodoro, en Bazelo, post inter 1512 kaj 1518, li servis kiel predikisto en la Preĝejo de Sankta Hipolito, en Alzaco. En 1519, li iĝis asociita al Zvinglo en Einsiedeln, en Schwyz, kie liaj konceptoj pri reformaj idealoj fariĝis pli karaj. 1520 estis jaro de granda intelekta produktiveco al Jud. En la 9-a de marto 1522, li partoprenis en la "Demando pri la kolbasoj" dum karesmo, t. e., protesto kontraŭ la postuloj pri manĝaĵoj establitaj de la eklezio. Somere de tiu jaro, li tradukis la peton de Zvinglo el la latina al la germana al la episkopo de Konstanco por la legitimigo de la klerika geedziĝo.

Pentraĵo de Frans Hogenberg (1535-1590) pri la ikonoklasma ribelo okazinta en la 20-a de aŭgusto 1566, en Antverpeno.

Junie de 1522, Jud elektiĝis kiel pastro en la Preĝejo de Sankta Petro, en Zuriko (laŭ rekomendo de Zvinglo), kvankam li ne okupis tiun postenon ĝis la 2-a de februaro 1523. Jud plenumis siajn devojn kiel predikisto nur 4 tagojn post la "Unua Disputo de Zuriko"[1]. Dum 1523, Jud iĝis forte implikita en la klopodoj pri reformo. En la 7-a de marto 1523, li estis indikita kiel pastro en la Monaĥejo Oetenbach, en Zuriko, kiu gastis dominikanajn religiulinojn.

En tiu somero li komencis predikante kontraŭ la klerikaj malpermesoj pri la geedziĝo de ekleziuloj, kio rezultis en peto de grupo da monaĥinoj por liberiĝo de siaj ĵurpromesoj. En tiu sama jaro, li redaktis la baptisman riton por la Svisa reformita eklezio, kiu ankoraŭ retenis kelkajn elementojn katolikajn.

Septembre de tiu jaro, Jud plenumis predikon en la Preĝejo de Sankta Petro kontraŭ religiaj bildoj, kaj la rezulto estis pluraj aktoj pri ikonoklasmo en Zuriko. Jud (kune kun Zvinglo]] petegis pri kompleta forigo de bildoj, dezirante la restarigon de la apostola eklezio. Ĉi-krio kontraŭ la ikonoklasmo estis ankaŭ karakterizaĵo de kelkaj franco-parolantaj svisaj reformistoj, tia kia Pierre Viret (1511-1571) kaj Guillaume Farel (1489-1565). Preĝejaj bildoj estis punkto pri disputo inter la svisaj reformistoj kaj juĝistoj por pluaj pluraj jaroj.

La ekapero de la Anabaptismo, en januaro 1525, devigis la svisajn reformistojn deturni la atenton al ĉi-nova movado. En la 17-a de januaro 1525, Jud partoprenis, kune kun Zvinglo kaj aliaj reformistoj, en disputo kontraŭ la anabaptistoj. La alveno de la anabaptismo postulis pli difinitan deklaron de la sviza eklezio ol la originala deklaro pri la baptismo en 1523, kaj Zvinglo, en 1525, lanĉis novan baptisman ordon.

La nova ordo postulis ke la ceremonio okazu en paroĥa preĝejo, la bapto-gepatroj ne plu estu demandata pri ilia fido, kaj la baptisma teologio estu pli eksplicite harmonia kun la teologio de la alianco kaj ne al la koncepto pri originala peko kiel instruita de la katolika eklezio.

Krom redifino pri la baptismo, nova deklaro aperis en 1525 pri la eŭkaristio, kie Jud plenumis elstaran rolon.Laŭgrade kiel la reformacio ekis disvastiĝi kaj gajni terenon, novaj proceduroj estis prenitaj por fuĝi el la katolika influo kaj en la 1-a de aprilo 1525, Jud sin prezentis antaŭ la zurikaj juĝistoj kune kun Zvinglo, Kaspar Megander (1495-1545), Oswald Myconius (1488-1552), kaj aliaj, petante pri la mesaboligo.

Jud kontribuis por la establigo de la "Ehegericht" aŭ geedziĝa tribunalo, en Zuriko, kio okazis maksimume poste unu monato, en la 10-a de majo 1525, en kio Jud servis kiel juĝisto.En la 19-a de junio 1525, la Karola Reformita Institucio pri teologia trejnado, ankaŭ konata kiel "Prophezei", malfermis en la Granda Monaĥejo de Zuriko, kie Jud estis altranga figuro. Post la matenaj legadoj de la Biblio far Konrado Pelikano (1478-1556) kaj Ulriko Zvinglo, Jud faris sian predikon en la germana sintezante la legaĵojn de la mateno. En 1531, Jud ekhelpis Zvinglon je la produktado de la unua Biblio de Zuriko, kiu sintezis la unuajn klopodojn de la Karola Reformita Institucio.

En la fino de la 1520-aj jaroj agita-vento blovis sur Jud-on kaj la svisajn reformistojn dum interparolo pri la anabaptismo, rilate al la renaskiĝo de la katolikismo en aliaj teritorioj, kaj la polemiko pri la Eŭkaristio kun la luteranoj. Marteno Lutero publikigis kontraŭ la svisa teologio pri la eŭkaristio, en 1526, en sia libro "La sakramentoj de la korpo kaj sango de Kristo - Kontraŭ la fanatikuloj".

Post la katastrofo de la Dua Milito de Kappel, en oktobro 1531, kiu rezultis en la morto de Zvinglo en la manoj de katolikaj fortoj, la reago kontraŭ la sekvantoj de Zvinglo estis grandega. Bandoj furiozis tra Zuriko, penante linĉi tiujn asociitajn al Zvinglo, kiu ĝenerale estis respondecaj por la fiasko de Kappel. La amikoj de Jud petis ke li surmetu virinajn vestojn kaj sin kaŝu, sed kontraŭe li kuraĝe predikis en Zuriko, referencante al Kappel kvazaŭ dia juĝo, ne pro tio ke li forlasis la katolikan fidon, sed pro tio ke li estis nesufiĉe forta por la kondukado de la reformo.

Hans Escher (m. 1549), kiu estris la evangeliajn fortojn, sed malamegis Zvinglon, ĵuris ke li mortigos Jud-on ĉe lia reveno. Iu teamo por intertraktado estis sendita renkonte al la revenanta armeo kaj estis kapabla proponi paco-traktadon antaŭ ol la enirado de la armeo en la urbo. Post iom da tempo, fortoj venintaj el Ŝvico stariĝis ekster Zuriko, kaj la religiaj estroj tiaj kiaj Jud kaj Oswald Myconius devis preparaĝi por la malbonego. Tamen, kaŝitaj fortoj movigis la armeon kaj ili decidis ne ataki Zurikon.

Post la morto de Zvinglo, Jud atakiĝis de depresio kiu neebligis lin pri prenado de pozicio kiel estro de la eklezio. Krom tio, kiel fremdulo, li estis rigardata kiel alte suspekta tiutempe, kredante ke li povus ripeti la fiaskon de la antaŭa batalo. Kiel rezulto, Heinrich Bullinger (1504-1575) elektiĝis kiel anstataŭanto de Zvinglo en la 9-a de decembro kaj Jud reprenis sian postenon en la sekvanta monato.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Disputo inter katolikoj kaj protestantoj kontraŭ la liturgio de la katolika eklezio.
  2. Gameo
  3. Historisches Lexikon der Schweiz
  4. Christian Classics