Frederik Willem de Klerk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederik Willem de Klerk
Nobel-premiito
Persona informo
Frederik Willem de Klerk
Naskiĝo 18-an de marto 1936 (1936-03-18)
en Johanesburgo, Transvalo,  Unio de Sud-Afriko
Morto 11-an de novembro 2021 (2021-11-11) (85-jaraĝa)
en Kaburbo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per mesoteliomo vd
Religio Reformitaj Eklezioj en Sud-Afriko vd
Lingvoj anglaafrikansa vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater Potchefstroom University for Christian Higher Education • North-West University • Goodenough College vd
Partio Nacia Partio de Sud-AfrikoNacia Partio de Sud-Afriko vd
Subskribo Frederik Willem de Klerk
Familio
Patro Johannes de Klerk vd
Patrino Corrie Coetzer vd
Gefratoj Wimpie de Klerk vd
Edz(in)o Marike de Klerk • Elita Georgiades vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederik Willem de KLERK (afrikansa prononco: [ˈfreədərək ˈvələm dəˈklɛrk]; 18-a de marto 1936 - 11-a de novembro 2021) estis sudafrika politikisto kiu servis kiel ŝtata prezidanto de aŭgusto 1989 al majo 1994. Li estis la sepa kaj lasta ŝtatestro de Sudafriko en la epoko de apartismo. De Klerk estis ankaŭ estro de la Nacia Partio (kiu poste iĝos la Nova Nacia Partio) de februaro 1989 al septembro 1997.

Frederik de Klerk kaj Nelson Mandela salutas sin ĉe la Ĉiujara Kunveno de la Monda Ekonomia Forumo okazinta en Davos en Januaro 1992.

De Klerk helpis negoci la finon de la apartismo, la sudafrikaj politikoj de rasa segregacio kaj diskriminacio, kaj subtenis la transformon de Sudafriko en ne-ras-bazita demokratio enirante en la negocadon kiu rezultis en la fakto ke ĉiuj civitanoj havu egalan voĉdonrajton kaj aliajn rajtojn. Li ricevis la pac-premion Félix Houphouët-Boigny en 1991, la Premion Princo de Asturio en 1992 kaj la Nobel-premion pri paco en 1993 kun Nelson Mandela pro ilia rolo en la fino de la apartismo.

Li estis unu el la deputitaj prezidentoj de Sudafriko dum la prezidenteco de Nelson Mandela ĝis 1996, kaj estas la plej lasta sudafrika blankulo kaj afrikanera kiu tenis la postenon. En 1997 li retiriĝis el la aktiva politiko. Li plurestis aktiva kiel internacia preleganto.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Li parolis pri la verko de Mandela kaj pri ilia amikeco. Changing the Course of History, priskribo de prelego de Marto 2011 en Walnut Creek, Kalifornio [1] Alirita la 20-an de marto 2017.