Ataksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
R27.0 ataksio sen specifigo
vdr

Ataksio (el la greka lingvo: α- „ne-“ + - τάξις [taksis] „ordo“ signifante „malordo“) estas neŭrologia simptomo.

Ĝi ekestas pro perturbo de libervola kunordigo de moviĝo, inkludante la malakordiĝon de unuopaj muskoloj (dissinergio), la malkapablon bone mezuri la proprajn movojn (dismetrio) kaj la malkapablon rapide ŝanĝi inter iu movo kaj ties kontraŭmovo (disdiadoĥokinezo). Ataksio estas nespecifa klinika simptomo, kiu povas esti kaŭzita de iu el la partoj de la nerva sistemo kunordigantaj movadon, kiel ekzemple la cerebelo, la vestibula organo, la ekvilibra nervo aŭ la mjelo aŭ la periferiaj nervoj.

Ataksio povas esti limigita al unu flanko de la korpo, tiam oni nomas ĝin "hemiataksio". Distaksio estas milda grado de ataksio.

Oni distingas la ataksion de la korpotrunko (kiam la persono pro ŝanceliĝo ne povas memstare sidi) de la star- kaj paŝataksio (malebliganta al la persono memstare teni la ekvilibron starante aŭ irante) kaj de la celataksio (kie la persono ne trafas la celantan aĵon).

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Cerebela ataksio[redakti | redakti fonton]

La esprimo cerebela (aŭ cerbeta) ataksio estas uzita por indiki ke ataksio ŝuldiĝas al misfunkcio de la cerebelo. La cerebelo estas respondeca por integrado de informoj venantaj de la sensoraj neŭronoj kaj la mjelo, de la ekvilibroorgano kaj la aliaj sensoj, por kunordigi ilin kaj plani movojn.

Kvankam ataksio ne estas nepra efiko de ĉiuj cerebelaj lezoj, multaj malsanoj influantaj la cerebelon produktas ataksion. Personoj kun cerebela ataksio povas montri malstabilecon de paŝado, malfacilecon kun okulmovoj (nistagmo), disartrion, dismetrion kaj disdiadoĥokinezion. Tiuj deficitoj povas varii depende de kiuj cerebelaj strukturoj estis difektitaj, kaj ĉu la lezo estas duflanka aŭ unuflanka.

Sensora ataksio[redakti | redakti fonton]

La esprimo sensora ataksio estas utiligita por ataksioj pro perdo de proprioceptado. Tio estas la parto de la sensoraj nervoj liverantaj informojn pri la pozicioj de korpopartoj. La difekto povas situi kaj en la nervoj mem kaj en la mjelo.

Vestibula ataksio[redakti | redakti fonton]

La esprimo vestibula ataksio estas utiligita por ataksio pro misfunkcio de la vestibula sistemo, (aŭ vestibula organo aŭ ekvilibra nervo) kiu okazanta unuflanke kaj akute estas ligita kun forta vertiĝo, naŭzo kaj vomado. Se ĝi okazas malrapide aŭ ambaŭflanke, povas esti, ke la malekvilibro estas la sola simptomo.

Konstati ataksion per klinika ekzameno[redakti | redakti fonton]

Star- kaj paŝataksio: En la plej milda formo ĝi evidentiĝas per malfacileco salti aŭ stari unugambe. Se ĝi estas jam pli forta, ĝi povas montriĝi en la testo de Romberg: La paciento staras kun la piedoj tuŝantaj unu la alian, kaj devas fermi la okulojn. Personoj kun starataksio komencas ŝanceliĝi, kiam la vida kontrolo de la propra pozicio mankas. Alia testo estas la tandema paŝado: La paciento provas paŝi metante unu piedon rekte antaŭ la alian, tiel ke la kalkano de la antaŭa piedo tuŝas la piedfingrojn de la malantaŭa. Se la stabileco de la korpo mankas, ankaŭ tio ne plu eblas.

Ataksio de la membroj: Por la fingro-al-nazo-testo la paciento komence eltendas la brakojn. Tiam li devas kun fermitaj okuloj per la indeksfingro celi al la pinto de sia nazo. Farante tion, homoj kun cerebelaj lezoj ofte montras intenctremon. Samon oni povas testi por la gamboj: Kuŝante, la paciento devas levi kaj eltendi unu gambon, kaj poste celi per la piedo de tiu gambo al la genuo de la kuŝanta (piedo-al-genuo-testo).

Alia grava simptomo por kategoriigi la ataksion estas la apero de nistagmo.