Rasmus Nielsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rasmus Nielsen
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1809 (1809-07-04)
en Fyn
Morto 30-an de septembro 1884 (1884-09-30) (75-jaraĝa)
Lingvoj dana vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago vd
Profesio
Okupo verkistofilozofo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rasmus NIELSEN (naskiĝinta la 4-an de julio 1809 sur Fyn, mortinta la 30-an de septembro 1884 en Kopenhago) estis dana filozofo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de etkamparano studis unue teologion ĉe Martensen kaj iĝis en 1840 licencitulo. Sed en 1841 li transprenis la profesorecon pri filozofio estante fervora ano de Hegelo. Li poste aliĝis al la ideoj de Søren Kierkegaard komencante samtempe profundan studon pri la ekzaktaj sciencoj.

Inter 1864 kaj 1866 aperis lia ĉefa verko: »Grundideernes Logik« (2 vol.), kiu kaŭzis inter la danaj intelektuloj gravan kverelon inter la t.n. monistoj (Martensen unuflanke, Bröchner kaj Georg Brandes aliaflanke) kaj la dualistoj (Nielsen kaj siaj disĉiploj). La Nielsanoj klopodis la egalan rajton je supereco por la sciencoj kiel ankaŭ por la kredo religia. Surbaze de tiu ĉi ĉefa penso Nielsen publikigis pli malfrue ankoraŭ siajn du gravajn verkojn »Religions philosophie« (1869) kaj »Natur og Aand« (»Natur und Geist«, 1873).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 671-672, kio interrete ĉi tie legeblas.