Dirck Volkertszoon Coornhert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dirck Volkertszoon Coornhert
Persona informo
Dirck Volckertszoon Coornhert
Naskiĝo 1-an de januaro 1522 (1522-01-01)
en Amsterdamo, Graflando Holando, Habsburga Nederlando
Morto 29-an de oktobro 1590 (1590-10-29) (68-jaraĝa)
en Gouda,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Lingvoj latinanederlanda vd
Ŝtataneco NederlandoReĝlando de Nederlando vd
Profesio
Okupo teologo • politikisto • gravuristo • poeto • tradukistoverkistofilozofodiplomato • vidartisto • eldonisto vd
Laborkampo skriboliteraturofilozofiopolitikoteologiotradukovidigaj artojeldonejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dirck Volkertszoon Coornhert (naskiĝis en 1522 en Amsterdamo, mortis la 29-an de oktobro 1590 en Gouda) estis plurtalenta nederlanda artisto, klerulo, teologiisto, muzikisto kaj publikigisto. Li estas ofte rigardita kiel unu el la patroj de renesanca erudicio en Nederlando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dirck Volkertszoon Coornhert naskiĝis en Amsterdamo. Post vojaĝo tra Suda Eŭropo li ekloĝis en Harlemo. Liaj gepatroj ne estis kontentaj pri lia geedzeco al Cornelia (Neeltje) Simons kaj senheredigis lin pro tio. Multjare li sian vivtenon perlaboris kiel akvafortisto kaj gravuristo. Li scipovis skermi, fluti, liuti kaj versi. Krome li verkis teatraĵojn. Kiel plenkreskulo li lernis la latinan por kapabligi sin legi la verkojn de la patroj de la Eklezio kaj per tiu scio li tradukis latinlingvajn verkojn en la nederlandan.

En 1564 li fariĝis notario kaj pliposte sekretario. Tiel li koniĝis kun Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau, kiu kondukis la nederlandan ribelon kontraŭ Filipo la 2-a. Tiu interrilato lin suspektindigis. Post la bildodetruado en la Malaltaj Landoj, kiu okazis inter aŭgusto kaj oktobro 1566, li fuĝis Kolonjen, kie li kelktempe loĝis. Reveninte al la Malaltaj Landoj, li estis enmalliberejigita ĝis 1567. Sekvantjare li denove fuĝis kaj finvenis al Xanten, kiu troviĝis en la tolerema Duklando Kleve. Post kvin jaroj li reiris hejmen, sed post nur tri monatoj li refoje fuĝis al la hodiaŭa Germanio, kie li restis dum la daŭro de dek jaroj. Post tiu ekzilo li resetlis en Harlemo. Pli malfrue li devis fuĝi de Delft al Gouda, kie li finfine mortis. Coornhert naskiĝis en katolika familio sed forte malkonsentis la persekuton de tiel nomitaj herezuloj. Ke li ofte devis fuĝi tiele radikis ne nur en liaj politikaj interrilatoj sed ankaŭ en lia kontraŭ-romkatolika pensmaniero.

Liajn multajn verkojn – inter alia pri teologio, moralo, puna juro kaj ŝtata juro – li skribis en la nederlanda anstataŭ la latina, kiu tiam estis nekutima. Tiamaniere li kontribuis al la pliriĉigo kaj plibonigo de la nederlanda lingvo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo uzas tradukitajn partojn el la tekstoj de la angla kaj la nederlanda artikoloj pri Dirck Volkterszoon Coornhert en Vikipedio.