Günter Brus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Günter Brus
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1938 (1938-09-27)
en Ardning
Morto 10-an de februaro 2024 (2024-02-10) (85-jaraĝa)
en Graz,  Aŭstrio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno • HTBLVA Graz-Ortweinschule vd
Profesio
Okupo pentristo • verkistofotistofilmreĝisoro • poeto • desegnisto • ludartisto • grafikartisto vd
Laborkampo visual art activity • filmo • performance artwork vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Günter BRUS (n. 27a de Septembro 1938 en Ardning, mortinta la 10-an de februaro 2024[1]) estis polemika austria pentristo, teatraĵa artisto, grafika artisto, eksperimenta filmisto kaj verkisto.

Brus estis kunfondinto en 1964 de la Viena Agadismo (germane: Wiener Aktionismus) kun Otto Muehl, Hermann Nitsch, kaj Rudolf Schwarzkogler. Lia agreseme prezentita agadismo intence diskritikis konvenciojn kaj tabuojn kun la intenco ŝoki la rigardanton. Kondamnita al 6 monatoj en prizono post la okazintaĵoj de Kunst und Revolution ĉe la Universitato de Vieno en 1968, li forirs al Berlino kun sia familio kaj revenis al Aŭstrio en 1976. Brus pisis en glaso kaj kovris sian korpon per fekaĵo, kaj finis la "teatraĵon" trinkante sian pison. Dum la ludo Brus ankaŭ kantis la nacian himnon de Aŭstrio dum li masturbiĝis. Brus finis la pecon vomitante kaj estis poste arestita. Pere de tiu teatraĵo kaj de liaj aliaj ludoj, Brus intencis montri la ankoraŭan faŝisman esencon de la nacio. Brus ankaŭ estis redaktoro de Schastrommel (aŭtora eldono) el 1969 antaŭen. Li engaĝiĝis en la movado NO!Art. En 1966 li estis kun Gustav Metzger, Otto Muehl, Wolf Vostell, Yoko Ono kaj aliaj partoprenanto de la Simpozio pri Artodetruo nome Destruction in Art Symposium (DIAS) en Londono.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Aktion ist Günter Brus ist tot." - Ĉe: ORF at, 11.2.2024
  2. [1] Arkivigite je 2022-05-25 per la retarkivo Wayback Machine Destruction in Art Symposium (DIAS), London, 1966. Alirita en 1a de Julio 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Green, Malcolm (1999). Writings of the Vienna Actionists. London: Atlas Press.
  • Jay, Martin. Refractions of Violence, Somaesthetics and Democracy: John Dewey and Contemporary Body Art (2003): 170.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]