Nikolao Gerhaert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolao Gerhaert
Meditanta homo (Buste d'homme accoudé), ŝajna mem-portreto, ĉ. 1467
Meditanta homo (Buste d'homme accoudé), ŝajna mem-portreto, ĉ. 1467
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1419 (1419-11-30)
en Leiden
Morto 28-an de junio 1473 (1473-06-28) (53-jaraĝa)
en Wiener Neustadt
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Holando
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

NikolausNikolao GERHAERT (ĉ. 1420 – 28a de Junio 1473), konata ankaŭ kiel Nikolaus Gerhaert van Leyden, estis skulptisto de nederlanda deveno, kvankam krom pri liaj skulptaĵoj, oni konas malmultajn detalojn pri sia vivo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gerhaert estas konsiderata la plej influa nordeŭropa skulptisto de la 15a jarcento. Li naskiĝis en Leiden, Nederlando ĉirkaŭ 1420. Baze sur la lokoj de lia verkaro, oni konas ke li plej loĝis en la germanlingvaj areoj de Treviro, Strasburgo, Baden, Konstanco, kaj Vieno. Multo de lia dokumentita verkaro perdiĝis al la historio, sed tio kiu survivis estas karakterizita de prilaborita vestaĵaro kaj tre fizikan realismon, ambaŭ eksterordinare viveca kaj nekonvencia. Liaj specialaĵoj estis tomboj, altareroj kaj aliaj religiaj artaĵoj. Sabloŝtono kaj kalkoŝtono estas inter liaj plej oftaj materialaj rimedoj.

Unu el liaj plej bone konataj verkoj nuntempe videblas en la Musée de l’Œuvre Notre-Dame en Strasburgo (Alzaco, nuntempe Francio). Nomita la Buste d'homme accoudé (1467), ĝi estas nedisputata majstroverko, kaj oni supozas ke ĝi estas mem-portreto.

Gerhaert mortiĝis la 28an de Junio 1473[1] en Wiener Neustadt (nuntempe Aŭstrio).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Renate Kohn, 'Eine bisher unbekannte Grabinschrift des Niclas Gerhaert von Leyden', Wiener Geschichtsblätter 48 (Vienna 1993), pp. 164-70.
  2. Standing Virgin and Child, foto kaj komento el la Metropola Muzeo de Arto. Ĝi estas unu el nur ok verkoj el ligno atribuitaj al Nikolaus.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]