Gustave Rolin-Jaequemyns

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustave Rolin-Jaequemyns
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1835 (1835-01-31)
en Gento
Morto 9-an de januaro 1902 (1902-01-09) (66-jaraĝa)
en Bruselo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Genta Universitato vd
Familio
Infanoj Edouard Rolin Jaequemyns vd
Parencoj Edouard Jaequemyns vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatojuristo vd
Laborkampo jurointernacia juropolitikodiplomatio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustave Henri Ange Hippolyte Rolin-Jaequemyns (ankaŭ mallonge kiel Rolin-Jaequemyns), naskiĝis la 31-an januaro 1835 en Gent kaj mortis la 9-an de januaro 1902 en Bruselo.

Rolin-Jaequemyns estis juristo, advokato, ministro de la interno (1878-1884) kaj diplomato kaj muzikisto. Kiel konsilisto de la reĝo Rama V (Chulalongkorn), li ludis en tiama Siamo (nuna Tajlando) kernan rolon en la reformo de Tajlando laŭ okcidenta modelo. En 1873 li fondis en Gent, Belgio, la Instituton de Internacia Juro (Institut de Droit international) kune kun 10 aliaj internaciaj juristoj. Tiu instituto ricevis la Nobel-pacpremion en 1904 pro ĝia laboro en rilato al la leĝaro pri homaj rajtoj kaj paca solvado de disputoj. La instituto, kiu nuntempe ankoraŭ ekzistas, estis la unua instituto kiu okupiĝis al internacia juro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1846 li iĝis prezidanto de la loka Liberala Unio kaj iĝis konsilisto kaj skabeno de la urbo Gento.

Inter 1878-84 li estis ministro de la interno en la liberala registaro de Walthère Frère-Orban.

En 1892 li iĝis advokato ĉe la internacia kortumo de justeco en Egiptujo.

Internacia juro[redakti | redakti fonton]

Dum la kongreso de la Association Internationale pour le Progres de Sciences Sociales, fondita de Rolin-Jaequemyns[1] li renkontis du aliajn eksterlandajn juristojn (Tobias Asser kaj John Westlake) kun kiuj li en 1868 fondis la "Revue de droit international et de Législation Comparée" kiu estis tiutempe noviga, ĉar ĝi ekfokusus sur la internacia komparo de juro.

Post la sanga franca-prusa milito de 1870-71, en kiu la Ĝeneva Konvencio (1864) estis piedpremita, kelkaj juristoj, inter ili ankaŭ li, proponis sendepende unu de la alia, organizi konferencon de juristoj kun internacia reputacio kun la celo pace solvi konfliktojn. En 1873 li estis unu el la fondintoj-membroj de la Institut de Droit International (Instituto de Internacia Juro). Dufoje li estis ĝia prezidanto kaj inter 1887-1892 ĝia ĝenerala sekretario. La komuna scienca reputacio de la membroj estis uzata por konvinki la internacian politikan mondon de la bezono ankaŭ tutmonde lasi sin gvidi de leĝoj . Kun sukceso, ĉar en 1904 la instituto ricevis por siaj meritoj la pacpremion.

Flandra emancipiga movado[redakti | redakti fonton]

En 1866 li estis unu el la fondintoj de la Flandra Liberala Asocio, kies prezidanto fariĝis Julius Vuylsteke kaj li mem estrarano. La du viroj eldonis manifeston en kiu ili deklaris du malamikojn de Flandrio: klerikalismo kaj franclingvigo.

Tajlando[redakti | redakti fonton]

En 1892 li fariĝis juristo en Egiptujo kaj la saman jaron ricevis inviton de la reĝo de 'Siam' (antaŭa nomo de Tajlando) esti juristo kun famo en tiu lando.

Kiel la ĉefministro de Siam en 1901 li akiris grandan meriton en la administrado kaj interesoj de la justicreformo en ĉi tiu lando laŭ eŭropa modelo.

En 2011 Rolin-Jaequemyns dum simpozio okaze de 500 jaroj de tajaj-eŭropaj rilatoj estis elektita kiel la eŭropano kiu havis la plej grandan influon sur Tajlando. En 2013 Rolin-Jaequemyns estis honorita per busto en la ĉeesto de princo Filipo (nun reĝo) kaj princino Mathilde ĉe la taja ambasado[2].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Inter liaj verkoj menciindas interalie :

"De la réforme électorale" (balota reformo) (Bruselo, 1865)

"Voordrachten over de grondwet" (prelegoj pri la konstitucio) (en du volumoj, 1871)

Mémoire sur quelques questions se rapportant aux relations entre le Siam et la France sous les traités existants (Tezo pri kelkaj demandoj pri la rilatoj inter Siamo kaj Francio sub la ekzistantaj traktatoj), Londono, 1896.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Walter E.J. TIPS, Gustave Rolin-Jaequemyns and the Belgian advisers in Siam (1892-1902), Bangkok, Tips Walter, 1992.
  • Walter E.J. TIPS, Gustave Rolin-Jaequemyns and the Making of modern Siam: The Diaries and Letters of King Chulalongkorn's General Adviser, Bangkok, 1996. ISBN 9748496589
  • M. KOSKENNIEMI, Gustave Rolin-Jaequemyns and the Establishment of the Institut de droit international (1873), in: Revue belge de droit international, 2004, pp. 5–11.
  • Flavie ROQUET, Lexicon van Vlaamse componisten geboren na 1800, Roularta Books, Tielt, 2007, blz. 601

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Reta prezentado Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine de libro pri lia agado kiel konsilisto de la reĝo Rama V (Chulalongkorn)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. M. Koskenniemi Nationalism, universalism, empire: International Law in 1871 and 1919, lezing op colloquium Whose international Community? Universalism and the Legacies of Empire, Columbia University, 29a-30a aprilo 2005. (PDF)
  2. (angla) HRH Prince Philippe attends the unveiling of the bust of Chao Phya Abhai Raja. City News Chiang Mai, Tajlando, la 19-a marto 2013,

Tiu ĉi artikolo estas plejparte traduko de la artikolo pri Rolin-Jaequemyns aperinta en la nederlanda versio de Vikipedio je la 6-a julio 2017.