Krzysztof Maurin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krzysztof Maurin
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1923 (1923-07-14)
en Varsovio
Morto 14-an de januaro 2017 (2017-01-14) (93-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj polaangla vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Profesio
Okupo matematikisto • universitata instruisto • filozofo vd
Doktoreca konsilisto Stanisław Mazur vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Krzysztof MAURIN (naskiĝis la 14-an de julio 1923 en Varsovio, m. la 14-an de januaro 2017 samloke) – pola matematikisto francdevena, matematika fizikisto, kreinto de la pola skolo pri matematika fiziko, ekde 1966 ordinara profesoro de matematiko ĉe Fizika Fakultato de Varsovia Universitato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li kreis Katedron de Matematikaj Metodoj ĉe la Fizika Fakultato kaj postmilite estis daŭriganto de Varsovia matematika skolo. Spertulo pri la teorio de grupa prezento kaj Hilberta spaco; aŭtoro de vaste konataj, pioniraj en pollingva areo monografioj. De la komenco de 70-aj jaroj gvidis seminarion "Malfermitaj sistemoj", kiun vizitis multe da eminentaj sciencistoj kaj pensuloj el Pollando kaj eksterlando (en tio ankaŭ tradukata de la profesoro en la polan lingvon fizikisto Carl Friedrich von Weizsäcker). Vizitanta profesoro en pluraj eŭropaj universitatoj, interalie en Germanio, Francio, Italio, Svedio kaj Svislando. Kelkfoje en la 80-aj jaroj estis invitata kun lekcioj al la konataj papaj seminarioj kun partopreno de sciencistoj en Castel Gandolfo.

Aŭtoro de populara trivoluma akademia lernolibro Analiza (Analitiko), estanta alrigardo al matematiko kiel lingvo de fiziko. Eldonata de PWN (Pola Scienca Eldonejo).

Krom matematiko kaj fiziko Maurin ankaŭ okupiĝis pri filozofio kaj teologio. En siaj laboraĵoj prezentis proprajn ideojn pri profundaj ligoj inter matematiko, filozofio kaj teologio. Li kunlaboris kaj eksidis en sciencaj konsilioj de la revuo "Gnosis" kaj "Albo albo – Inspiracje Jungowskie" (Aŭ aŭ - Jungaj Inspiroj), partoprenis kiel preleganto en jungaj konferencoj. De juneco amikiĝis kun tradukisto kaj antropozofo Jerzy Prokopiuk – kune ili estis ligitaj kun la rondo koncentrita en apudvarsovia Komorów ĉirkaŭ sciencisto kaj mistikulo, Robert Walter. En antropozofio kaj agado de Rudolf Steiner li vidis gravajn spiritajn eventojn de la 20-a jarcento kaj profundigo de kristanismo je esenca gnoza dimensio. Alte aprezis ankaŭ kreemon kaj ideojn de Martin Buber, Viktor Frankl, Rudolf Bultmann, Karl Jaspers, Gershom Scholem, Raimon Panikkar, Johano Paŭlo la 2-a, Karl Löwith, Rudolf Otto, Walter F. Otto, Carl Gustav Jung, Paul Tillich, Henry Corbin, Friedrich Weinreb, Jean Gebser kaj Leopold Ziegler – ofte citis ilin en siaj lekcioj kaj laboraĵoj.

En 1960 ricevis Premion je la nomo al Stefan Banach.

Postmorte, januare 2017 prezidento de Pola Respubliko distingis lin per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Analysis. Parts I-III, D. Reidel – PWN, Dordrecht – Warszawa 1980
  • Matematyka jako język i sztuka (Matematiko kiel lingvo kaj arto), en: S. Nowak (redaktoro), Wizje człowieka i społeczeństwa w teoriach i badaniach naukowych (Vizioj de la homo kaj socio en teorioj kaj sciencaj esploroj), p. 253-278, PWN, Warszawa 1984, ISBN 83-01-05077-2
  • Logos (Język) i jego rola kosmotwórcza (Logoso (Lingvo) kaj ties kosmokrea rolo), en: P. Lenartowicz SJ (redaktoro), Nauka – Religia – Dzieje (Scienco - Religio - Historio). La 6-a Interfakeca Seminario en Castel Gandolfo, 6-a ĝis 8-a de aŭgusto 1986, Wydział Filozoficzny Towarzystwa Jezusowego, Kraków 1988, p. 120-182; diskuto pri la lekcio: p. 242-247
  • Matematyka a fizyka (Matematiko kaj fiziko), PWN, Warszawa 2010, ISBN 978-83-01-16256-6

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Krzysztof Maurin en Gnosis.art.pl kun fotoj
  • Wykaz profesorów i docentów Uniwersytetu Warszawskiego (Listo de profesoroj kaj docentoj de Varsovia Universitato), „Roczniki Uniwersytetu Warszawskiego” (Jarlibroj de Varsovia Universitato), volumo 10 (redaktoro Ludwik Bazylow), 1971, p. 75