Jean-Andoche Junot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean-Andoche JUNOT, 1a Duko de Abrantes (24a de Septembro 1771 – 29a de Julio 1813) estis franca generalo dum la revoluciaj kaj la napoleonaj militoj.

Li estis studante juron en Dijon kiam startis la Franca Revolucio. Li aliĝis al volontula bataliono, estis dufoje vundita kaj fariĝis serĝento. Li renkontis kun Napoleon Bonaparte dum la Sieĝo de Toulon en 1793 kiam li iĝis lia sekretario.

Post esti vundita en Italio, li fariĝis generalo de brigado komence de la kampanjo de Egipto sed li estis vundita en duelo kaj kaptiĝis. Li poste partoprenis en la puĉo de 18a de Brumero.

La ĉefa posteno de Junot okazis dum la Milito de Hispana Sendependiĝo. Li estris la Invadon de Portugalio de 1807.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chartrand, René. Vimeiro 1808. London: Osprey Publishing, 2001. ISBN 1-84176-309-8
  • Haythornthwaite, Philip. Napoleon's Commanders (1) c1792-1809. London: Osprey Publishing, 2001. ISBN 1-84176-055-2