Abraham Ŝlonski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham Ŝlonski
Persona informo
Naskiĝo la 6-an de marto 1900
en la vilaĝo Krjukovo (ruse Крюково, hebree קריוּקוֹבוֹ, tiam en la Rusia Imperio, nun en Ukrainio
Morto la 18-an de majo 1970
en Tel-Avivo
Nacieco judo
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Herzliya Hebrew Gymnasium vd
Familio
Gefratoj Dov Shliyonsḳi vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto • literatura eldonisto vd
Aktiva dum 1926– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abraham ŜLONSKI (hebree אברהם שלונסקי, Abraham Ŝlonski, ruse Авраам Шлёнский, Avraam Ŝljonskij, en angla transskribo de la rusa literumo Avraham Shlonsky, naskiĝis la 6-an de marto 1900 en la vilaĝo Krjukovo (ruse Крюково, hebree קריוּקוֹבוֹ, tiam en la Rusia Imperio, nun en Ukrainio, mortis la 18-an de majo 1970 en Tel-Avivo) estis signifa verkisto, tradukisto, ĵurnalisto kaj eldonisto en la hebrea lingvo.

Li naskiĝis al ĥasidisma familio en la vilaĝo Krjukovo, gubernio Poltavo, proksime de la urbo Kremenĉuk. Lia patro apartenis al la ortodoksa ĥasidisma grupiĝo Ĥabad, kaj lia patrino estis rusa revoluciulino. Kiam ŝi estis graveda kun sia sesa infano, kaj ŝi kaŝis kontraŭleĝajn afiŝojn sur ŝia korpo, la kvin-jara knabo Abraham senintence informis pri tio, kondukante al ŝia aresto. Kvar el liaj gefratoj estis mirinfanoj, inter ili lia pli juna fratino, la komponistino kaj pianistino Verdina Ŝlonski. En 1913, kiam li havis 13 jarojn, li estis sendita al Otomana Palestino por studi en la prestiĝa hebrea gimnazio Herclija en Tel-Avivo. Kiam en 1914 la Unua Mondmilito eksplodis, li revenis al sia familio.

En 1921, la tuta familio moviĝis al Palestino. La patro laboris kiel magazena direktisto kaj fabrika librotenisto en Ĥajfo. Avraham estis manlaboristo, pavimante vojojn kaj laboranta en konstruo kune kun aliaj membroj de la tria ondo de hebrea enmigro en Palestinon. Li aliĝis al socialisma juda konstrubrigado kaj helpis establi kibucon en la Valo de Jizre'el. Li edziĝis al Lucia sed kondukis sekretan aferon kun Mira Horowitz, la edzino de amiko kaj kolego. Ŝi havis filon kun li en 1936.

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

Li publikigis sian unuan poemon en 1919 en la ĵurnalo Ha-Ŝiloaĥ. Li kontribuis al la juda kultura vivo de Palestino kun kantoj por satiraj surscenigoj, kaj ankaŭ al la kostumaj baloj de la festo Purimo tiam popularaj en Tel-Avivo. Jam en tiu frua stadio en sia kariero kiel poeto, li montris tendencon por sprita verkado, korpigante lingvajn novigojn en la revivigita kaj evoluanta hebrea lingvo. Dum tiu periodo, li redaktis la literaturan kolumnon de pluraj ĵurnaloj.

Iom post iom, li fariĝis la reprezentanto de la grupo de "ribeluloj" kiu oponis kontraŭ la poezio de Ĥajm Bialik kaj lia generacio, esprimante apartan malŝaton al tio kio konsideriĝis iliaj karakterizaj kliŝoj. La nova grupo provis krei viglan, junecan, viglan poezion, kaj ne eternigi "kopiadon de la establita literaturo". Dum jaroj, eble kiel rezulto de tiu sinteno, lia poezio ne estis instruita en israelaj lernejoj kune kun la klasikaj poemoj de Bialik, Ŝaul Ĉerniĉovski, David Ŝimoni kaj aliaj.

En 1933 Abraham Ŝlonski fondis la literaturan semajngazeton Turim, kiu estis identigita kun la societo "Jaĥdav" (יַחְדָּו, "komune") en kiu membris ankaŭ la gravaj poetoj Natan Alterman kaj Lea Goldberg. Kiel redaktoro, li donis al junaj kaj nekonataj poetoj ŝancon eldoni siajn poemojn.