Fernando Savater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Savater
Persona informo
Fernando Fernández-Savater Martín
Naskonomo Fernando Savater
Naskiĝo 21-an de junio 1947 (1947-06-21) (76-jaraĝa)
en Donostio
Religio ateismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Partio Ciudadanos vd
Familio
Infanoj Amador Fernández-Savater vd
Profesio
Okupo professor of philosophy • verkisto • aktivulo • filozofopolitikisto vd
Verkado
Verkoj Amador ❦
Q6082291 vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fernando Fernández-SAVATER Martín [ferNANdo saBaTER] (1947) estas hispana (eŭska) filozofo. Li verkis romanojn, lernolibrojn, eseojn, teatraĵojn kaj ĵurnalajn artikolojn.

Pensado[redakti | redakti fonton]

  • Kontraŭ neagemaj filozofoj: pensistoj loĝu en la mondo, interagu en ĝi, francamaniere, majuskle, ne loĝu en paradizo.
  • Raciismo: oni defendu la Klerismon, ties ideojn, pensmanierojn, ilojn kaj plaĉon por racio kontraŭ netoleremo, antaŭjuĝoj kaj neracieco.
  • Kontraŭnaciismo: Savater malporas naciismon, ĉefe tiujn de lia regiono, la Eŭska Lando, sed ankaŭ aliaj, ĉar ili „stultigas, perfortigas iun kontraŭ aliulon, bezonas nesciantojn...“.
  • El libertarianismo ĝis socialdemokratismo: Savater ĉiam malporis ĉiun diktatoron, sed ŝanĝis la kielon. Nun li defendas ululan demokration (demokration da responsuloj kaj kritikantoj), liberalismon (libero kaj toleremo en la societo bonas), socialdemokration (la ŝtato kunagu kun la civitanoj, tamen ĉiam respektante iliaj rajtojn; do gravas ĝian rolon), universalismon (societoj malfermu al ĉiu).
  • Vitalismo: influite de Ortega kaj Nietzsche, Savater donas al la reala vivo gravecon. La vivo estas la kerno de la filozofo, do la etiko devas trovi sian fundamenton ĉe la volo, ne ĉe la devo. La filozofo kaj la etiko ne pririgardu la vivon kaj la agon per malnormalaj ideoj, sed por trovi la feliĉon.