Leopoldo López

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopoldo López
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1971 (1971-04-29) (52-jaraĝa)
en Karakaso
Lingvoj hispana
Loĝloko Madrido
Ŝtataneco Venezuelo
Alma mater John F. Kennedy School of Government • Kenyon College • Hun School of Princeton
Familio
Patro Leopoldo López Gil
Edz(in)o Lilian Tintori
Infanoj 3
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikistosociologo
TTT
Retejo http://www.leopoldolopez.com
vdr

Leopoldo Eduardo LÓPEZ Mendoza (29a de Aprilo 1971) estas venezuela politikisto ofte arestita ĉu prizone ĉu hejme. Li kunfondis la politikan partion Primero Justicia en 2000 kun Henrique Capriles Radonski kaj Julio Borges, kaj estis elektita urbestro de la Municipo Chacao de Karakaso en la regiona balotado de Julio 2000. Li estas ankaŭ Nacia Kunordiganto de alia politika partio, nome Voluntad Popular, kiun li fondis en 2009. López ricevis premiojn el Ne-registara NRO-oj pro sia aktivismo.

Li suferis administraciajn punojn fare de la Venezuela Kontrolservo en 2004,[1][2] malhabilitante lin el publikaj postenoj dum ses jaroj (el 2008, je la finigo de lia regotempo kiel urbestro, ĝis 2014), sekve de akuzoj pro nepotismo kaj misalproprigo de publikaj monkvantoj. Opoziciaj grupoj en Venezuelo kritikis tiujn akuzojn kiel artefarite fabrikitaj.[3][4][5] Subtenantoj de López diris ke li neniam estis jure akuzita de krimo, juĝita aŭ permesita apelacii; li akuzis la ŝtaton Venezuelo kaj lia kazo estis reviziata de la Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj, kiu unuanime deklaris en lia favoro. Tio estis malatentita de la Venezuelaj koncernaj instancoj.[6][7][8]

Dum la krizo en Bolivara Venezuelo, li alvokis por protestoj en Februaro 2014.[9] Li estis arestita la 18an de Februaro 2014 kaj akuzita pro tumultigo kaj konspirado; akuzoj pro murdo kaj terorismo estis malatentitaj. Grupoj pro homaj rajtoj deklaris ke la akuzoj estis politike motivitaj.[10][11] Lia enprizonigo estis polemika; la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj petis la liberigon de la arestitoj konekte kun la protestoj.[12][13] Opiniosondado fine de 2014 montris ke López estis unu el la plej popularaj politikistoj en Venezuelo post sia aresto.[14] Septembre de 2015, li estis kulpigita de publika instigo al violento pro supozita sublimina mesaĝo, akuzita de krima asocio, kaj kondamnita je 13 jaroj kaj 9 monatoj prizone.[15][16] Li estis transpasita al hejma aresto la 8an de Julio 2017 post resti enprizone dum ĉirkaŭ tri jaroj,[17] kvankam li estis poste arestita de agentoj de la inteligenta servo la 1an de Aŭgusto 2017 kaj estis denove enprizonigita en Ramo Verde.[18]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leopoldo Lopez launches Venezuela presidential bid. BBC (24a de Septembro 2011). Alirita 9a de Septembro 2014.
  2. Application to the Inter-American Court of Human Rights in the case of Leopoldo López Mendoza (Caso 12.668) against Venezuela. Inter-American Commission on Human Rights (14a de Decembro 2009). Alirita 9a de Septembro 2014.
  3. "El TSJ decreta inejecutable el fallo de la Cidh sobre Leopoldo López, pero podrá ser candidato", Noticias24.com, 17a de Oktobro 2011. Kontrolita 7a de Junio 2017. Arkivigite je 2011-10-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-19. Alirita 2017-08-15.
  4. "Leopoldo Lopez: Venezuela blueblood, ardent Maduro foe", 19a de Februaro 2014. Kontrolita 23a de Februaro 2014.
  5. McDermott, Jeremy. "Chavez accused of behaving like 'dictator' ahead of elections", The Daily Telegraph, 21a de Novembro 2008.
  6. Francisco Alonso, Juan. "Corte Interamericana ordena habilitación de Leopoldo López", El Universal, 16a de Septembro 2011. Kontrolita 7a de Junio 2017.
  7. "CIDH demanda a Venezuela ante corte por inhabilitación de Leopoldo López", El Universal de Caracas, 23a de Decembro 2009. Kontrolita 7a de Junio 2017.
  8. Rueda, Jorge. "Rights court sides with Chavez opponent", Yahoo, Associated Press, 16a de Septembro 2011. Kontrolita 7a de Junio 2017. Arkivigite je 2017-05-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-05-18. Alirita 2017-08-15.
  9. Cristóbal Nagel, Juan. "Venezuela's Most Famous Dissident Gets 13 years", Foreign Policy, 11a de Septembro 2015. Kontrolita 10a de Decembro 2015.
  10. Castillo, Mariano and Ed Payne. "Murder charges against Venezuela opposition leader dropped", CNN, 20a de Februaro 2014. Kontrolita 23a de Februaro 2014.
  11. "ONU insta a la inmediata liberación de Leopoldo López". El Nacional (Caracas). 8a de Oktobro 2014. Arkivita el la originalo en 9a de Oktobro 2014. Alirita en 9a de Oktobro 2014. [1]
  12. Faces of Impunity: Leopoldo López [2] Arkivigite je 2015-09-14 per la retarkivo Wayback Machine Amnesty International alirita en la 24a de Septembro 2015
  13. UN Human Rights Chief urges Venezuela to release arbitrarily detained protestors and politicians. UNOHCHR (20a de Oktobro 2014). Alirita 14a de Decembro 2015.
  14. "Jailed Venezuelan opposition leader Leopoldo Lopez calls for more protests", Fox News, 15a de Decembro 2014. Kontrolita 7a de Junio 2017.
  15. Neuman, William and Patricia Torres. "Venezuelan Prosecutor Says Opposition Leader’s Trial Was a Farce", The New York Times, 25a de Oktobro 2015. Kontrolita 15a de Decembro 2015.
  16. "A Venezuelan opposition leader’s absurd sentence", The Washington Post, 11a de Septembro 2015. Kontrolita 15 December 2015. (en-US)
  17. Venezuela's Leopoldo Lopez being released from prison to house arrest. CNN (8a de Julio 2017).
  18. "Líderes políticos reaccionan ante traslado de Ledezma y López a Ramo Verde", La Patilla, 1a de Aŭgusto 2017. Kontrolita 1a de Aŭgusto 2017. (es-ES)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]