Konstantin Pavloviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantin Pavloviĉ
Caro kaj imperiestro de Rusio
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1779 (1779-05-08)
en Carskoje Selo
Morto 27-an de junio 1831 (1831-06-27) (52-jaraĝa)
en Vicebsko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ĥolero vd
Tombo Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Familio
Dinastio Romanov-Holstein-Gottorp vd
Patro Paŭlo la 1-a de Rusio vd
Patrino Maria Fjodorovna vd
Gefratoj Anna Pavlovna of Russia • Maria Pavlovna Romanova • Grand Duchess Alexandra Pavlovna of Russia • Catherine Pavlovna of Russia • Grand Duchess Elena Pavlovna of Russia • Grand Duchess Olga Pavlovna of Russia • Aleksandro la 1-a • Grand Duke Michael Pavlovich of Russia • Nikolao la 1-a vd
Edz(in)o Anna Feodorovna (Princess Juliane of Saxe-Coburg and Gotha) • Joanna Grudzińska vd
Amkunulo Josephina Friedrichs • Joanna Czetwertyńska vd
Infanoj Konstantin Konstantinov • Pavel Alexandrov vd
Profesio
Okupo militistopolitikisto vd
Caro kaj imperiestro de Rusio
Dum (1825)
Antaŭulo Aleksandro la 1-a
Sekvanto Aleksandro la 2-a
Reĝo de Kongresa Pollando
Dum (1825)
Antaŭulo Aleksandro la 1-a
Sekvanto Aleksandro la 2-a
Grandprinco de Finnlando
Dum (1825)
Antaŭulo Aleksandro la 1-a
Sekvanto Aleksandro la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konstantin Pavloviĉ (ruse Константин Павлович; 27a de aprilo 1779 - 27a de junio 1831) estis Grandduko de Rusa Imperio kaj la dua filo de la Imperiestro Paŭlo la 1-a kaj Maria Feodorovna aŭ Sophie Dorothee de Virtembergo. Li estis la Carido de Rusio tra la regado de sia pli aĝa frato Aleksandro la 1-a, sed li sekrete estis rezigninta sian rajton al la trono en 1823. Tio okazis pro lia geedziĝo kun pola princino de la duklando Łowicz (Loviĉo) Joanna Grudzińska, filino de la lasta posedanto de la urbo kaj la kastelo en Chodzież (en Grandpolio) Antoni Grudziński. La geedziĝo okazis la 27an de majo 1820a jaro en la Reĝa Kastelo en Varsovio, tamen tio estis morganata geedzeco - kio estis en rondoj de eŭropa nobelaro tia geedzeco, en kiu unu el geedzoj havas el vidpunkto de nobela hierarkio malpli altan devenon ol la alia (ekzemple barono kaj princo). Tia ĉi geedzeco estas ja valida kaj la infanoj elirintaj el ĝi estas konsiderataj kiel laŭleĝaj, sed kutime ili heredas sole titolon de la malpli postenigita generinto kaj ili estas eliminitaj el eventuala sekvanteco al trono.

Dum 25 tagoj post la morto de Aleksandro la 1-a, el la 19a de novembro/1a de decembro 1825 al la 14a de decembro/26a de decembro 1825 li estis konata kiel Lia Imperia Majesto Konstantin la 1-a Imperiestro kaj Aŭtokrato de Ĉiuj Rusioj, kvankam li neniam regis kaj neniam aliris al la trono. Lia pli juna frato Nikolao iĝis Caro en 1825. La polemiko pri sukcedo iĝis tuja okazigo de la Decembrista revolucio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Jerzy Lukowski, Hubert Zawadzki (2001). A Concise History of Poland. Cambridge University Press. ISBN 0-521-55917-0.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Constantine Pavlovich". Encyclopædia Britannica. 7 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 1–2.
  • Karnovich's The Cesarevich Constantine Pavlovich (2 vols., St Petersburg, 1899).
  • Pienkos, Angela T. (1987): The Imperfect Autocrat. Grand Duke Constantine Pavlovich and the Polish Congress Kingdom, New York.