Piotr Polak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piotr Polak
Persona informo
Piotr Polak
Naskiĝo la 20-an de januaro 1961
en Grabinka (en komunumo Zadzim, en distrikto Poddębicki)
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Agrikultura Akademio en Poznano
Partio Rajto kaj Justeco
Profesio
Okupo terkultivistopolitikisto vd
Aktiva en Varsovio vd
parlamentano (sejmano) de Pola Sejmo dum la 6a, 7a, 8a kaj 9a oficperiodoj (de 2007) el la Balot-regiono n-ro 11 en Sieradz. Li estas de majo 2017 ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Piotr Stanisław Polak (naskiĝis la 20an de januaro 1961 en Grabinka (komunumo Zadzim, distrikto Poddębicki) – pola politikisto, agrikulturisto, municipano, parlamentano (sejmano) de Pola Sejmo dum la 6a, 7a kaj 8a oficperiodoj (de la jaro 2007) - el la Balot-regiono n-ro 11 en Sieradz el la Balot-komitato de Rajto kaj Justeco. Ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto. En la balotoj por Pola Sejmo en oktobro 2019 li kandidatis el la Balot-komitato de Rajto kaj Justeco kaj sukcese akiris mandaton al Pola Sejmo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1985 li finis Agrikulturan Akademion en Poznano, la fakultaton pri agrikultur-mekanikigo. Post la studoj laboris kiel bienulo en propra terkulturejo. Dum la jaroj 1994–2002 estis ano de la Komunuma Konsilantaro en Zadzim, kaj poste de la jaro 2006 li esi ano de la Distrikta Konsilantaro en la distrikto Poddębicki. De la jaro 2006 ĝis 2007 li estis Distrikt-estro (Starosto) de la distrikto Poddębicki. Li aktivas en Katolika Agado.

En la Parlamentaj Balotoj en Pollando en la jaro 2007 akiris mandaton de la parlamentano de Pola Sejmo de la 6a oficperiodo el la listo de Rajto kaj Justeco. Li startis en la Balot-regiono n-ro 11 en Sieradz, ricevante la 6747 da voĉoj. Dum la sekvaj balotoj en la jaro 2011 li estis reelektita akirante 9022 da voĉoj kaj ricevis mandaton de la parlamentano de la 7a oficperiodo de Pola Sejmo. Sen sukceso li startis el Pollando en la Balotoj por Eŭropa Parlamento en la jaro 2014. En la Parlamentaj Balotoj en Pollando en la jaro 2015 akiris mandaton de la parlamentano de Pola Sejmo de la 8a oficperiodo el la listo de Rajto kaj Justeco. Li startis en la Balot-regiono n-ro 11 en Sieradz, ricevante 16637 da voĉoj. En la balotoj por Pola Sejmo en oktobro 2019 li denove kandidatis el la Balot-komitato de Rajto kaj Justeco en la Balot-regiono n-ro 11 en Sieradz kaj sukcese akiris mandaton al Pola Sejmo, ricevante 34056 da voĉoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li estas favora por Esperanto.

De la jaro 2015 li kadre de Katolika Agado kunlaboras kun loka esperantisto de Aleksandrów Łódzki Stanisław Staszewski kiu konvinkis lin en majo 2017 aliĝi al la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) ([1], [2], [3]). Same en la jaro 2019 li intencas labori en la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto.

Vidu[redakti | redakti fonton]

la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)

Distingoj[redakti | redakti fonton]

La 15an de aŭgusto 2017 parlamentano Piotr Polak ricevis la Merit-Krucon, la distingilon de la Asocio de Batalveteranoj de Respubliko Pollando kaj eks-Politik-Malliberuloj ([4])

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]