Hubert Feichtlbauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hubert Feichtlbauer
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1932 (1932-02-07)
en Obernberg am Inn
Morto 23-an de septembro 2017 (2017-09-23) (85-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hubert Feichtlbauer (naskiĝinta la 17-an de februaro 1932 en Obernberg am Inn/Distrikto Ried im Innkreis, mortinta la 23-an de septembro 2017 en Vieno[1]) estis aŭstra ĵurnalisto kaj publicisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Feichtlbauer laboris inter 1960 kaj 1965 ĉe la ĵurnalo Neues Volksblatt (Linzer Volksblatt) inter 1965 kaj 1970 ĉe Salzburger Nachrichten kaj de 1970 ĝis 1972 ĉe Wochenpresse. Inter 1972 kaj 1978 li skribis por la taggazeto Kurier, kaj inter 1978 kaj 1984 li ĉefredaktistis ĉe la tre renomita katolika semajngazeto Die Furche. Ankaŭ post 1984 li verkis gastkomentaĵojn por tiu ĉi gazeto.

Inter 1984 li estis gazetar-estro de la Federacia ekonomia ĉambro de Aŭstrio, inter 1993 kaj 1995 generalsekretario de la Aŭstria ligo por la Unuiĝintaj Nacioj. Inter 1979 kaj 1991 li estris la Ligon de katolikaj gepublicistoj de Aŭstrio. En 1998 li elektis prezidanto de la kritikema kaj reformema eneklezia platformo laikula Wir sind Kirche.

Feichtlbauer neniam kaŝis siajn kristanajn vidpunktojn. Li ankaŭ estis membro de Österreichischer Cartellverband.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Li estis unu el la unuaj aŭstraj Fulbright-stipendiistoj el Aŭstrio. En 1972 li ricevis la premion "Dr.-Karl-Renner-Publizistikpreis". En 1976 li ricevis la premion "Staatspreis für publizistische Leistungen im Interesse der Geistigen Landesverteidigung". En 2002 aljuĝis al li la salcburgianoj la premion "René-Marcic-Preis". Por la tutviva agado li ricevis en 2014 la premion "Concordia-Preis"[2]. Samcelen alia premio aljuĝitis en 2015 al li, nome la premio "Journalist des Jahres"[3].

En 2016 li ricevis la meritkrucon "Österreichische Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst" de unua klaso.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Der Aufstand der Lämmer, 1995
  • Zerbricht die Kirche?, 1999
  • Der Fall Österreich, 2000
  • Franz König - Der Jahrhundert-Kardinal, 2003
  • Zwangsarbeit in Österreich 1938-1945
  • Neuer Papst - Hoffnung für wen?, 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]