Franciszek Myśliwiec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franciszek Myśliwiec
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1868 (1868-10-04)
en Sprzęcice
Morto 6-an de novembro 1941 (1941-11-06) (73-jaraĝa)
en Koncentrejo Dachau
Okupo
Okupo pastro
vdr

Franciszek Myśliwiec (naskiĝis la 4-an de oktobro 1868 en Sprzęcice (distrikto Strzelce), mortis la 6-an de novembro 1941 en Dachau) – pola nacia aktivulo en Silezio de Opole, prezidanto de Silezia Kvartalo de la Asocio de Poloj en Germanio, frato de Karol, katolika pastro kaj nacia aganto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Franciszek Myśliwiec devenis de kamparana familio kun la polaj radikoj. Junaĝe laboris en hejma mastrumo de la patro. Li engaĝiĝis al soci-ekonomia aktivado en Supra Silezio: en 1908 kunfondis Popolan Bankon „Rolnik” (Terkulturisto) en Strzelce Opolskie, organizis Polan Gimnastikan Societon "Sokół" (Falko) kaj distriktan strukturon de Pola Militista Organizaĵo de Supra Silezio. En la jaroj 1936-1939 estis prezidanto de Suprasilezia Unuiĝo de Terkulturistoj kaj samtempe lasta prezidanto de la Unua Silezia Kvartalo en Germanio anstataŭante Karol Koziołek.

En la periodo de Vajmara Respubliko reprezentis polojn en distrikta sejmeto en Strzelce kaj delegito al Suprasilezia Metiista Ĉambro.

Arestita post komenco de la milito kaj enprizonigita en koncentrejo Buchenwald. Mortis en koncentrejo Dachau. Laŭ lia nomo oni nomis straton en Opole–Groszowice, Zdzieszowice kaj Staniszcze Małe, kaj ankaŭ placon en Kamień Śląski apud Gogolin. Estas patrono de Publika Baza Lernejo en Izbicko (distrikto Strzelce).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • „Polski Słownik Biograficzny” (Pola Biografia Votaro), Tom XXII, Warszawa 1977