Adorado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV, detale PIV la normala vortradiko adorado estas (substantigivante la verbon "adori"):

  1. la ago honori kiel diaĵon per decaj vortoj kaj gestoj iun koncepton de Dio aŭ simbolan bildon respektive artaĵon,
  1. amo de proksimulo per respektoplena kaj admira pasio, kaj
  1. havo de pasia emo al io (ekzemple poezio, muziko, dancado, kantado aŭ specifa karakterizaĵo de admirata homo)

Komunlingve la vorto do ofte estas uzata en la senco amegi, kaj multe pli vastas ol la strikta teologia kristana kompreno de la vorto. Kompreneble adorado same povas esti en plej normala vivo, se knabineto freneze ŝatas rokkantiston (kiu, tutcerte laŭ la kristana teologio, ne estas Dio).

En religio, adorado estas interalie respekto kaj honorado ŝuldata al dio(j). Tiusence ĝi estas teologia sinonimo de kulto.

Baze de la strikta teologia kristana limiĝo de la vorto, sekve de la ikonrompisma krizo en kristanismo, la ortodoksa eklezio difinis, ke kvankam la adorado (greke λατρεία) konvenas sole al Dio (Luko 4:7-8), oni tamen laŭ la katolikaj kaj ortodoksaj gvidantoj honoru la ikonojn kaj relikvojn, sen ke tio estu idolkulto. (Alivorte, Dion oni adoru, la ikonojn oni honoru.) La esperantlingvaj kristanaj himnaroj Adoru Kantante kaj ADORU - Ekumena Diserva Libro referencas al tiu kompreno de adorado.

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]