Domowina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domowina
emblemo
institucioorganizaĵo
Komenco 13-a de oktobro 1912 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Bautzen
Ĉefestro(j) Dawid Statnik • Jan Nuck • Jan Paul Nagel • Q10363030 • Jurij Grós • Kurt Krjeńc • Q16658828 • Jakub Šewčik • Arnošt Bart • Pawoł Nedo • Pawoł Nedo • Q105415942 vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

Domowina (sorabe: "Hejmlando" aŭ "Patrujo") estas la ĉiutaga kaj historia nomo de asocio grupiganta plurajn sociajn kaj kulturajn organizaĵojn de soraboj en Germanio, kun la sidejo en Budyšin (Bautzen, Luzacio).

Oficiala nomo de la asocio: en malsuprasoraba lingvo – Zwězk Łužyskich Serbow z.t., en suprasoraba lingvo – Zwjazk Łužiskich Serbow z.t., germane: – Bund Lausitzer Sorben e.V.

Ĝi fondiĝis en Wojerecy (Hoyerswerda) la 13-an de oktobro 1912 laŭ iniciato de Arnošt Bart, kiu de 1913 iĝis ties prezidanto. Jam en 1919 ĝi nombris eĉ 180 mil membrojn. Dum la epoko de Nazia Germanio en 1937 Domowina estis malfondita. La 10-an de majo 1945 en Chróśćicy (Crostwitz) Domowina renovigis sian agadon. Nuntempe Domowina estas reprezentanto de la socio de soraboj en germanaj federaciaj landoj Saksio kaj Brandenburgio. Celo de ĝia agado estas ankaŭ pliprofundigo de la nacia konscio de soraboj, apogo de la lingvoj kaj kontinuigo de ties kulturo kaj kutimoj.

Filioj de Domowina[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]