Mancinelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hippomane mancinella (fruit).jpg
Hippomane mancinella (fruit)

Mancinelo [1] aŭ mortpometo (Hippomane mancinella) estas specio el familio eŭforbiacoj, kun folioj kaj fruktoj similaj al pomarbo, sed kies lakteca suko estas tre venena. Ĝi kreskas en Florido, Usono, Bahamoj, Karibio, Mez-Ameriko kaj norda Sud-Ameriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Mancinelo estas arbo kun griza barko, kiu kreskas ĝis 15 metrojn alta. Ĝi havas brilajn verdajn, 3 ĝis 7 cm longajn, elipte ĝis ovalaj folioj kaj grapolajn, 3 ĝis 10 cm longajn infloreskojn el malgrandaj verdaj floroj. La fruktoj similas al [[pomoj], verdaj aŭ verdaj-flavaj, kiam maturaj.

Mancinelo troviĝas proksime - kaj sur - akvobordaj plaĝoj. Ĝi certigas bonegan naturan ventoprotekton kaj ĝiaj radikoj stabiligas la sablon, evitante la erozion de la strando.

Veneneco[redakti | redakti fonton]

La arbo enhavas fortajn toksinojn. En kazo de pluvo, lakteca blanka substanco sekreciiĝas kaj trafas staranton sub la arbo, povas kaŭzi vezik-estiĝon sur la haŭto. Bruligo de la arbo povas kaŭzi blindecon, kiam la fumo eniras la okulojn. La fruktoj estas mortigaj, kiam oni konsumas ilin. Multaj arboj portas averto-etikedon aŭ estas markitaj per ruĝa "X" sur la trunko.

La arbo enhavas en la folioj 12-deoksi-5-hiroksiforbol-6-gama-7-alfa-oksidon, hipomaninon, mancinelinon, forbolon kaj la sapogeninan floracetofenon-2,4-dimetil-eteron, dum la fruktoj fisostigminon enhavas.

Ĉe eŭropanoj, mancinelo estis rapida fifama: La hero-ino de Giacomo Meyerbeer en lia postmorta opero L'Africaine, premierita en 1865, sekvis sinmortigon per kuŝado sub mancinelo kaj inhalado de la plantaj vaporoj. En la filmo Marĉo sub la piedoj de Budd Schulberg kaj Nicholas Ray (1958), fifama ŝtel-ĉasulo ligas viktimon al la trunko de mancinelo en la Everglades. La viro krias dum la arbosuko brulvundas lian haŭton. Li mortas la sekvan matenon, lia vizaĝo montras distorditan grimacon.

Kontraŭ la sagoveneno, aravakoj kaj tainoj uzis en Sud-Ameriko kataplasmon el Maranta arundinacea.

Protekto[redakti | redakti fonton]

Mancinelo en Florida estas minacata planto.