Carl Meissner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Meissner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1800 (1800-11-01)
en Berno
Morto 2-an de majo 1874 (1874-05-02) (73-jaraĝa)
en Bazelo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Göttingen
Familio
Patro Carl Friedrich August Meisner
Okupo
Okupo botanikisto • universitata instruisto
vdr

Carl Daniel Friedrich MEISSNER (1an novembro 1800 - 2an majo 1874) estis svisa plantosciencisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Berno, Svislando la 1an de novembro 1800, li estis baptita Meisner sed poste ŝanĝis la literumon de sia nomo al Meissner. Plejparte de sia 40-jara kariero li estis profesoro de botaniko en la Universitato de Basel. Ĝi grave kontribuis al botaniko, interalie publikigante la ampleksan verkon Plantarum Vascularum Genera, kaj monografiojn pri la familioj Poligonacoj (specio de la genro Polygonum), Laŭracoj, Proteacoj, Timeleacoj kaj Hernandiacoj. Liaj kontribuoj al la priskribo de la aŭstralia flaŭro estis abundaj; li priskribis centojn da specioj de aŭstraliaj proteaceoj, kaj multajn aŭstraliajn speciojn de aliaj familioj, precipe Fabacoj, Mimosacoj kaj Mirtacoj. Lia sano difektis post 1866, kaj li iĝis malpli aktiva. Li mortis en Bazelo la 2an de majo 1874.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Hall, Norman. (1984) Botanists of Australian Acacias. Australia: CSIRO. ISBN 0-643-03734-9.