Akademio de Arkadio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akademio de Arkadio
emblemo
literatura societo
Komenco 1690 vd
Lando(j) Italio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Emblemo de la Akademio

Akademio de ArkadioPontifika Akademio de la Arkadianoj (en la itala: Accademia dell'ArcadiaPontificia Accademia degli Arcadi) estis beletra societo fondita en Romo en 1690, fare de Giovanni Vincenzo Gravina kaj Giovanni Mario Crescimbeni, kun la Paolo Coardi el Torino, dum kunveno en la monaĥejo apud la preĝejo de San Pietro in Montorio, de dek kvar beletruloj el grupo, kiu formiĝis ekde 1656 ĉirkaŭ reĝino Kristina el Svedio kiu abdikis en 1654, konvertiĝis al Katolikismo kaj ekloĝis en Romo. Al la grupo apartenis i.a. Giuseppe Paolucci el Spello, Vicente Leonio el Spoleto, la romanoj Silvio Stampiglia kaj Jacopo Vicinelli, la ĝenovanoj Pompeo Figari kaj Paolo Antonio del Nero, la toskanoj Melchiorre Maio el Florenco kaj Agostino Maria Taia el Sieno, Giambattista Felice Zappi el Imola kaj kardinalo Carlo Tommaso Maillard de Tournon el Nico.

Post la morto de la mecenato, la Akademio fondiĝis je ŝia memoro kaj ŝi estis nomumita patronino. La originala propono estis reformi la italan poezion laŭ inspiro de la klasika paŝtista poezio. Ĝia unua formala sesio okazis la 5-an de Oktobro 1690 kaj tuj fariĝis societo tre ekskluziva kaj prestiĝa.

La akademio ekuzis terminaron kaj la simbologion de la tradicio de la legendaj poetoj-paŝtistoj de la regiono de Arkadio. Ĝiaj membroj estis nomataj "paŝtistoj" kaj la knaba Jesuo (unue adorita de paŝtistoj) estis elektita protektanto de la societo, kies insigno estis fluto de Pan konturita de branĉoj de laŭro kaj pino. Ĉiu partoprenanto devis adopti, kiel pseŭdonimon, nomon laŭ greka paŝtista inspiro.

La akademio fine fariĝis vera literatura movado, kiu disvastiĝis tra tuta Italio kiel respondo al la tiam konsiderata kiĉa baroko. Inter elstaraj membroj Alessandro Scarlatti, Alessandro Stradella kaj Arcangelo Corelli i.a. Laŭlonge de la postaj jarcentoj, ĝi fariĝis grava kultura centro kaj transformiĝis en 1925 je instituto de historiaj kaj beletraj studoj kun subtitolo Accademia Letteraria Italiana.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]